Ĉielskrapanto (Katowice)

turdomo en Katowice

Ĉielskrapanto (pole Drapacz Chmur) estas historia konstruaĵo en Katowice, Silezio, Pollando, situanta ĉe strato Żwirki i Wigury numero 15. Ĝi estis la unua ĉielskrapanto konstruita en Pollando post la unua mondmilito. La konstruaĵon oni finis en 1934 post kvin jaroj de konstruo, ĝi estis konstruita uzante tre modernan (por tiama tempo) metodon, nome ŝtalajn framojn. Hodiaŭ la Ĉielskrapanto estas konsiderata la plej sensacia kaj plej bela ekzemplo de moderna arĥitektura stilo en Pollando.

Ĉielskrapanto
Kolektiva loĝejo [+]
Koordinatoj50° 15′ 15″ N, 19° 0′ 49″ O (mapo)50.2542722219.01357778Koordinatoj: 50° 15′ 15″ N, 19° 0′ 49″ O (mapo)

Ĉielskrapanto (Pollando)
Ĉielskrapanto (Pollando)
DEC
Ĉielskrapanto
Ĉielskrapanto
Map
Ĉielskrapanto
Vikimedia Komunejo:  Drapacz Chmur [+]
vdr

La konstruaĵo havas dek sep etaĝojn, dek kvar el ili super la tero. Ĝi posedis unu el la unuaj en Pollando deglitejoj por rubaĵoj. La Ĉielskrapanto estas 60 metrojn alta kaj ĝis 1955 ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la lando. La konstruaĵo estis projektita de arkitekto Tadeusz Kozłowski kaj konstru-inĝeniero Stefan Bryła kiel domo por laboristoj de Impost-oficejo. La apartamentoj estis tre vastaj kaj luksaj. Inter rimarkindaj loĝantoj de la konstruaĵo post la dua mondmilito estis Gustaw Holoubek kaj Kazimierz Kutz.