Ĉifalo

plej alta estro de volapuka movado

Ĉifalo (volapuke : Cifal [ĉifal]: cif (el la angla chief [ĉif']), estro + al, moŝto) estas la plej alta estro de volapuka movado. Johann Martin Schleyer estis la unua ĉifalo. En 1889, li eksigis bloke la Internacian Akademion de Volapuko, kaj la Akademio eksigis la ĉifalon Schleyer; tiam la volapuka movado disiĝis. Parto sekvis la ĉifalon, kaj parto sekvis la Akademion. Schleyer, kiu krom ĉifalo ankoraŭ havis la titolon datuvalo (volapuke : datuval, la eltrovanta moŝto), vivis ĝis 1912, sed antaŭ sia morto li heredigis la titolon al Albert Sleumer. La devoj kaj rajtoj de ĉifalo estis fiksitaj en 1934 de la tiama ĉifalo Albert Sleumer.

J. M. Schleyer, la unua ĉifalo

La nazioj persekutis la lastajn volapukistojn dum la Dua mondmilito, sed la volapuka movado daŭris ĉefe inter esperantistoj, kiuj volis konservi Volapukon kiel memoraĵon. (La posteuloj de de Jong ne plu proponis Volapukon kiel internacian komunikilon, sed kiel konservindan kulturaĵon.)

La titolo ĉifalo pludoniĝis en senbreĉa posteularo de Schleyer ĝis la nuna ĉifalo Hermann Philipps‎:

  1. Johann Martin Schleyer 1879 – 1912
  2. Albert Sleumer 1912 – 1948
  3. Jakob Sprenger 1948 – 1950
  4. Johann Schmidt 1950 – 1977
  5. Johann Krüger 1977 – 1983
  6. Brian R. Bishop 1984 ĝis 2014
  7. Hermann Philipps‎ 2014 ĝis nun[1][2]

Fontoj redakti

  1. Brian Bishop, "Volapuko havas novan Cifal!", La Balta Ondo, 29a de Majo 2014, ankaŭ papere: Brian Bishop, "Volapuko havas novan Cifal!", La Ondo de Esperanto, 2014/6.
  2. Intervjuo interesa el la 2014-a jaro ĉe Interlinguistische Informationen

Eksteraj ligiloj redakti