Ĉikago

ĉefurbo de la usona subŝtato Ilinojso

Ĉikago (angle Chicago [ŝi-kA-goŭ])  — "La venta urbo", "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj" —  estas la plej granda urbo en la ŝtato Ilinojso kaj la tria plej granda urbo en Usono. Loĝantoj — 2,9 milionoj, en la ĉikaga regiono (Ĉikagio) — 9,6 milionoj. Centro por teknologio kaj scienca esplorado, fabrikado kaj transporto. Centro ankaŭ por komerco en agrikulturaj akcioj. Etne tre diversa urbo, kvartaloj de hindoj, ĉinoj, meksikanoj, portorikanoj, poloj kaj aliaj etnoj troviĝas en la urbo. Konataj manĝaĵoj: dika pico, pola (fum)kolbaso, rostkolbaso, kaj porkaĵo. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 41° 54′ N 87° 39′ U / 41.900 °N, 87.650 °U / 41.900; -87.650 (mapo).

Ĉikago

emblemo

Fotomontaĵo
city of Illinois • mondurbo • urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Urbs In Horto I Will
Administrado
Poŝtkodo 60601–60827
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Brandon Johnson

(ekde 15-a de majo 2023)

Demografio
Loĝantaro 2 746 388  (2020) [+]
Loĝdenso 4 529 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 87° 39′ U (mapo)41.85003-87.65005Koordinatoj: 41° 51′ N, 87° 39′ U (mapo) [+]
Alto 179 m [+]
Areo 606,424 km² (6 064 2.4 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Ĉikago (Ilinojso)
Ĉikago (Ilinojso)
DEC
Ĉikago
Ĉikago
Lokigo de Ilinojso en Usono
Situo de Ĉikago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chicago [+]
vdr

Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.

Nomo redakti

La nomo venis el usonindiana frazo kiu signifas "odoro de sovaĝa cepo".

Historio redakti

Ĉikago estis la loko de Fortikaĵo Dearborn, kie masakriĝis blankhaŭtuloj fare de indianoj en la jaro 1812. La urbo korporaciiĝis en 1833. La urbo pro sia oportuna loko ĉe Rivero Ilinojo kaj suda pinto de lago Miĉigano rapide kreskiĝis kiel centro por translanda transporto. En 1871, granda fajro, kiun laŭlegende flamigis bovo, detruis la centron de la urbo. Ĝi rekonstruiĝis kaj en 1893 la urbo triumfe okazigis la mond-foiron "Kolumbia Ekspozicio". Je 1900, Ĉikago estis la 6‑a plej granda urbo en la mondo. Faman "Planon de Ĉikago" verkis arkitekto Daniel Burnham en 1909. Kvankam la plano ne realiĝis tute laŭ la vizio, oni uzis principojn tie por inspiro, inkluzive de la diro: "Faru neniujn planojn malgrandajn. Ili ne havas magion por kirli la sangon de homoj." Dua mond-foiro okazis en 1933, nomata "Jarcento de Progreso", kiam Ĉikago estis 3‑a la plej granda urbo en la mondo.

Dum la alkohol-malpermeso en Usono, Ĉikago gajnis fifamon pro mafia agado kaj polica kontraŭagado. En la 1940‑aj, la Projekton Manhattan oni starigis en Universitato de Ĉikago, por esplori la eblecon de krei atoman bombon. Pli da nobelpremiitoj ligiĝas al tiu universitato ol iu ajn institucio. Dum la longa urbestreco de Richard J. Daley, Ĉikago fariĝis forta politika motoro por la Demokrata Partio tutlande. En 1968, la urbo gastigis la partian kongreson, dum kiu junuloj proteste tumultis kaj polico reagis perforte, kaj allogis fortajn kritikojn. Kiel multaj usonaj urbegoj, la urbo en malfrua 20‑a jarcento suferis pro problemoj ligataj al urba kadukiĝo, kaj la eliro de multaj loĝantoj al la pli verdaj antaŭurboj. La centro de la urbo ĉiam restis vigla ekonomia centro, speciale por agrikultura komerco. La Willis-Turo, konstruita en 1973, estis dum pli ol 25 jaroj la plej alta konstruaĵo en la mondo. En la 1990‑aj jaroj, la teamo Chicago Bulls kun Michael Jordan gajnis mondskalan famon en korbopilko. Samtempe la urbo spertis grandan kreskon kaj renoviĝon sub la estreco de Richard M. Daley.

Urbopartoj redakti

 
La divido al 77 suburbaj partoj
 
Vido de poŝtkarto je la komenco de 20-a jarcento

La Metropolo Ĉikago (ankaŭ konata kiel Chicagoland) estas la metropola areo asociita kun geografiaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj ligoj al la grandurbo Ĉikago.

1. Rogers Park 21. Avondale 41. Hyde Park 61. New City
2. West Ridge 22. Logan Square 42. Woodlawn 62. West Elsdon
3. Uptown 23. Humboldt Park 43. South Shore 63. Gage Park
4. Lincoln Square 24. West Town 44. Chatham 64. Clearing
5. North Center 25. Austin 45. Avalon Park 65. West Lawn
6. Lakeview 26. West Garfield Park 46. South Chicago 66. Chicago Lawn
7. Lincoln Park 27. East Garfield Park 47. Burnside 67. West Englewood
8. Near North Side 28. Near West Side 48. Calumet Heights 68. Englewood
9. Edison Park 29. North Lawndale 49. Roseland 69. Greater Grand Crossing
10. Norwood Park 30. South Lawndale 50. Pullman 70. Ashburn
11. Jefferson Park 31. Lower West Side 51. South Deering 71. Auburn Gresham
12. Forest Glen 32. Chicago Loop 52. East Side 72. Beverly
13. North Park 33. Near South Side 53. West Pullman 73. Washington Heights
14. Albany Park 34. Armour Square 54. Riverdale 74. Mount Greenwood
15. Portage Park 35. Douglas 55. Hegewisch 75. Morgan Park
16. Irving Park 36. Oakland 56. Garfield Ridge 76. O'Hare
17. Dunning 37. Fuller Park 57. Archer Heights 77. Edgewater
18. Montclare 38. Grand Boulevard 58. Brighton Park
19. Belmont Cragin 39. Kenwood 59. McKinley Park
20. Hermosa 40. Washington Park 60. Bridgeport

Arkitekturo redakti

 
Panoramo de Ĉikago, meze la Willis-Turo
 
La nubskrapuloj en Ĉikago, meze la Willis-Turo
 
La konstruaĵo de la Pola Muzeo en Ĉikago.

Por turistoj kaj aliaj, rondvojaĝo por vidi arkitekturon estas farenda. Ĉikaga Historio-Societo estas unu instanco kiu organizas tiajn rondvojaĝojn.

La unua nubskrapulo en la mondo situis en Ĉikago, nome la 42-metra Home Insurance Building, konstruita en 1885 ĉe Adams kaj LaSalle. La 11-etaĝa konstruaĵo ne plu staras, tamen ĝi estas unu el la notindaj konstruaĵoj en la riĉa arkitektura historio de Ĉikago. En 19‑a jarcento, la novklasika stilo floris en la postfajra rekonstruado. Multaj ekzemploj de la 1925-stilo (france: Art déco) troviĝas en la centro kaj laŭ la lago. Domoj kaj konstruaĵoj arkitektitaj de Frank Lloyd Wright troviĝas en Ĉikago kaj proksime, kiuj estas la pinto de la "preria" stilo.

Stilo ofte ligata al Ĉikago estas la ŝtala nubskrapulo, kies patro estas nederlandano Ludwig Mies van der Rohe (vidu liaj loĝ-domoj en Ĉikago, la apuda foto).

 
La loĝdomoj 860-880 Lake Shore Drive en Ĉikago, laŭ projekto de nederlandano Ludwig Mies van der Rohe

Sears Tower, John Hancock Center kaj multaj aliaj konstruaĵoj en ĉi tiu stilo troviĝas en la centro. (Sears TowerWillis-Turo – (angle, Willis Tower233 S. Wacker Dr.) Ŝtal-vitra oficejturo en Ĉikago, Ilinojo, Usono. Plej alta konstruaĵo en Nord‑Ameriko, tria plej granda en la mondo post la Petronas-Turoj en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Altas 108 etaĝojn, 443 metrojn (ĝis tegmento), 520 metrojn (ĝis pinto de l' antenoj). Malfermis 1974, post 3-jara konstruado. Nomata pro la firmao kiu monhelpis ĝian konstruon kaj okupis ĝin ĝis la 1990‑aj, magazenaro Sears, Roebuck & Co (Sears-Turo)).

Ekzemploj de postmoderna arkitekturo inkluzivas la Jay Pritzker Pavilion en Millennium Park, ekstera aŭditorio kaj apuda serpenteca ponto, arkitektitaj de Frank Gehry.

Regado redakti

Registara strukturo redakti

 
Salono de la urbodomo, kie la urbestro kaj la kvindek konsilianoj de Ĉikago kunsidas.

La urba registaro de Ĉikago dividiĝas en plenuma kaj leĝofara branĉoj.

La urbestro de Ĉikago (Mayor of Chicago) estas la supera gvidanto de la plenuma povo (Chief executive)[1]. Li aŭ si elektiĝas por kvarjara periodo kaj aplikas ĉiujn urbajn leĝojn. Li aŭ ŝi devas kontroli ĉiujn urbajn servojn kaj organizaĵojn kaj la diversajn fakajn administraciojn. La urbestro gvidas kaj kontrolas la diversajn estrojn, kiujn li aŭ ŝi nomumas por la urbaj servoj, kaj disponas pri rajto je vetoo kontraŭ la urba konsilio. Li aŭ ŝi estas la plej potenca persono en la urba registaro. Ĉiuj urbestroj de Ĉikago post 1931 estas membroj de la Demokrata Partio[1].

La Urba Konsilio de Ĉikago (Chicago City Council) konsistas el 50 konsilianoj (aldermanalderwoman), kiuj reprezentas la 50 elektajn distriktojn (wards) de la urbo,[2] kaj konsistigas la leĝofaran povon de la urba registaro[1]. Ĝi zorgas pri la funkciado de la urbaj servoj, voĉdone aprobas la urbajn leĝojn, kaj ĉiunovembre ankaŭ la jaran buĝeton[3]. La oficperiodo de konsiliano daŭras kvar jarojn[4].

La Urbodomo de Ĉikago (Chicago City Hall) estas la oficiala sidejo de la urba registaro de Ĉikago (City of Chicago Government). Ĝi situas apud la konstruaĵoj Richard J. Daley Center kaj James R. Thompson Center. La urbodomo enhavas la oficejojn de la urbestro, la urba registristo (City Clerk), la urba kasisto (City Treasurer), kaj iuj urbaj servoj.

En 2020, la urba buĝeto totalis pli ol 11.6 miliardojn da dolaroj[1], el kiuj la ĉefaj elspezoj rilatis al la polico, la estingistaro, la prizorgado kaj renovigo de vojoj, ŝoseoj, kaj pontoj, kaj al la pago de ŝuldoj. Laŭ la urba departemento pri homaj resursoj (Chicago Department of Human Resources), ĉirkaŭ 36 mil homoj estas dungitaj de la urba registaro kaj laboras en ĝiaj diversaj administracioj kaj servoj[5]. Kiel multaj aliaj usonaj urboj, Ĉikago estas en danĝero de bankroto de la pensia sistemo. La pensioj de eksoficanoj ne ĉiam estas pagitaj[6].

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Ekonomio redakti

Poloj en Ĉikago redakti

3.11.1941: En la urboj estis malfermita por vizitantoj memorĉambro al Ignacy Jan Paderewski ĉe Pola Muzeo en Ameriko, kaj oni inaŭguris Katedron de Pola lingvo kaj Historio de Pola Kulturo en Universitato Loyola.

Urbanoj redakti

En Ĉikago naskiĝis:

En Ĉikago mortis:

Amaskomunikiloj redakti

La Chicago Tribune estas grava ĉiutaga ĵurnalo kun sidejo en Ĉikago, posedata de la entrepreno Tribune Publishing. Fondita en 1847, kaj iam markita per mem-stilo kiel "World's Greatest Newspaper" (plej granda ĵurnalo el la mondo, laŭ kiu nomiĝas kaj la radio WGN kaj la televido WGN), ĝi daŭre estas la plej legata ĉiutaga ĵurnalo de la Ĉikaga metropola areo kaj en la regiono de la Grandaj Lagoj kaj estas nune la oka plej granda ĵurnalo de Usono laŭ cirkulado (kaj iĝis la dua plej granda sub la posedo de Tribune post la entrepreno de Chicago Tribune aĉetis la Los Angeles Times).

Sporto redakti

 
La venkinto de 2005 nome Felix Limo suferas la varmon de la konkurenco de 2007.

La Ĉikaga maratono aŭ en angla Chicago Marathon, estas grava maratono okazanta ĉiujare en Ĉikago, Ilinoiso, Usono. Kun la Berlina, Bostona, Londona, Novjorka kaj Tokia maratonoj, ĝi estas unu el la ses Ĉefaj Mondaj Maratonoj.[7] Tiele, ĝi estas ankaŭ kurkonkurenco de la ora serio de IAAF Gold Label. La Ĉikaga Maratono estas la kvara plej granda kurkonkurenco laŭ nombro de finantoj tutmonde.[8]

La Ĉikago-Ursoj - angle Chicago Bears - estas profesia klubo de usona piedpilkado bazita en Ĉikago.

Ĉikago en filmoj redakti

 
The Art Institute de Ĉikago

Ĉikago estas ofte uzata por filmado. Eble la plej fama ekzemplo estas The Blues Brothers, filmo pri du fratoj kaj muzikistoj en kiu oni omaĝas la blusmuzikon de la urbo. Alia bone konata filmo de Ĉikago estas Ferris Beuller's Day Off, en kiu junulo kaj du geamikoj decidas ne ĉeesti lernejon unu tagon, kaj preferas petoli en muzejoj, sportejoj kaj restoracioj de la urbo. The Fugitive, The Untouchables, The Bob Newhart Show, High Fidelity kaj The Negotiator ĉiuj uzas Ĉikagon kiel scenejon. Ĉikago ankaŭ rolas kiel aliaj urboj, ekzemple en Spider-Man II, Ĉikago rolis kiel Novjorko.

Speciala registara ofico donas helpon al filmdirektoroj por aranĝi filmadon en la urbo.

Esperanto redakti

La urbo havas fortan grupon "La Esperanto Societo de Ŝikago", kaj gastigis la landan kongreson de ELNA en 1962, 1973, kaj 1989.

 
Leszek Kordylewski dum la 100‑a UK en Lillo (2015)

Lokaj esperantistoj: pol-usona esperantisto, d-ro habil. Leszek Kordylewski (vidu la apudan foton)).

Citaĵoj redakti

Novjorko estas unu el la ĉefurboj de la mondo, kaj Losanĝeleso estas konstelacio de plastaĵo, Sanfrancisko estas damo, Bostono fariĝis urba renoviĝo, Filadelfio kaj Baltimoro kaj Vaŝingtono briletas kiel malklaraj diamantoj en la nebulaĉo de Orienta Megaurbo, kaj Novorleanso estas neremarkinda preter Franca Kvartalo. Detrojto estas unu-metia urbo, Picburgo perdis sian oran triangulon, Sankta Luiso fariĝis la ora arko de la korporacio, kaj la noktoj en Kansasurbo finiĝas frue. La foruzo de nafto faras el Hjustono kaj Dalaso nenion krom ŝaktabuloj por tia ludo. Sed Ĉikago estas granda Usona urbo. Eble ĝi estas la lasta el la grandaj Usonaj urboj.

Norman Mailer, Miami and the Siege of Chicago, 1968

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 City of Chicago :: Chicago Government (angle)..
  2. Encyclopedia of Chicago Government, City of Chicago (angle). Chicago Historical Society. Alirita 2007-01-18.
  3. Julia Ellis, Chicago City Clerk Legislative Counsel. The Making of Chicago City Law – How It Works.
  4. 65 ILCS 20/ Revised Cities and Villages Act of 1941.. Illinois General Assembly – Illinois Compiled Statutes. Alirita 8-a de aprilo 2015.
  5. https://www.illinoispolicy.org/report-more-than-one-third-of-chicago-city-workers-make-more-than-100k-annually/
  6. Le système de retraites américain menacerait de s'effondrer”, RFI (fr-FR). Alirita 2017-07-16.. 
  7. World Marathon Majors. World Marathon Majors. Arkivita el la originalo je 20a de Februaro, 2009. Alirita 22a de Aprilo, 2009. Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-20. Alirita 2017-06-10.
  8. http://www.chicagotribune.com/business/ct-chicago-marathon-economic-impact-1006-biz-20161005-story.html

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Panoramo de Ĉikago dum la sun-subiĝo je februaro 2010 (flanke de Adler-Planetario) de la Shedd Aquarium ĝis Navy Pier, en la mezo de la panoramo la Willis-Turo.