Ĉilkot-intermonto

La Ĉilkot-intermontoĈilkot-montpasejo (angle: Chilkoot Pass estas 1140 m alta intermonto en la Boundary Ranges de la Coast Mountains ĉe la landlimo inter Alasko kaj la kanada Brita Kolumbio kaj parto de la Klondike Gold Rush National Historical Park (nacia historia parko de la Klondike-orimpetego).

La pado tra la Ĉilkot-intermonto estis jam komercvojo de la Atapaskoj kaj Na-Dené antaŭ la alveno de blankuloj. Ili komercis de jarcentoj pri marproduktoj kaj peltoj. Ĉilkot devenas de Ĉilkatoj, nomo de etno de la Tlingitoj. Nur en la 1870-aj jaroj transiris la intermonton ne-indiĝeno, George Holt.

Vico de orserĉistoj sur la oraj ŝtupoj (Golden Stairs) ĉe la Ĉilkot-intermonto, vintre 189798
Landlimo inter Alasko kaj Brita Kolumbio sur la intermonto

Literaturo redakti

  • Archie Satterfield: Chilkoot Pass, the Most Famous Trail in the North. Alaska Northwest Books, 1980, ISBN 0882401092.

Eksteraj ligiloj redakti