Ĉina Katolika Patriota Eklezio

Ĉinia registara organizaĵo pri katolikismo, ne agnoskata de Vatikano

La Ĉina Katolika Patriota Eklezio (simpligita ĉina :中国天主教爱国会; tradicia ĉina: 中國天主教愛國會) estas unuiĝo de homoj, establitaj en 1957 fare de la Buroo de Religiaj Aferoj de la Ĉina Popola Respubliko por ekzerci ŝtatinspektadon sur la katolikoj de kontinenta Ĉinio. En lia encikliko Ad Apostolorum Principis de la 29-a de julio 1958, Pio la 12-a bedaŭris la sintenon kaj agadon de la Unuiĝo kaj deklaris la episkopojn kiuj partoprenis konsekradon de novaj episkopoj selektitaj de la Unuiĝo ekskomuniitojn. Benedikto la 16-a nomis la agentojn de la Unuiĝo "personoj kiuj ne estas ordinitaj", kaj foje "eĉ ne baptitaj".

Ĝi estas la nura organiza korpo de katolikoj en Ĉinio oficiale rekonita de la registaro de laĈina Popola Respubliko, sed ĝi ne estu identigita kun tiuj ĉinaj katolikoj kiuj estas malpermesitaj en Ĉinio.