Ĉina Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato de Ĉinio

La Ĉina Olimpika Komitato (ĉine tradicie 中國奧林匹克委員會, simpligite 中国奥林匹克委员会, latinligerigo pinjine Zhōngguó Àolínpǐkè Wěiyuánhuì, laŭ sistemo Wade-Giles Chung-Kuo Ao-Lin-P'i-K'o Wei-Yüan-Hui, laŭ esperantlingvaj sonoj pli-malpli Ĵongguo Aolinpike Ŭejuanhui; IOK-kodo CHN) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de la Popola Respubliko de Ĉinio. Ĝi kreiĝis en 1910, kaj estis oficiale agnoskita en 1979. Kiel NOK, la Ĉina Olimpika Komitato celas subteni ĉinajn atletojn, sporton en Ĉinio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Ĉinio. Ĝis la stato de somero 2012, temis pri la Somera Olimpiko 2008 en Pekino. Aparte de tiu-ĉi komitato, ankoraŭ ekzistas Olimpikaj Komitatoj pri Honkongo kaj Makao, kiuj estas teritorioj de Ĉinio kun speciala statuso, kaj pri Tajvano (Ĉina Tajpeo), kiu internacie je granda parto estas konsiderata suverena ŝtato, dum la registaro de la Popola Respubliko de Ĉinio strebas ankaŭ iam integrigi ĝin en la ŝtatan teritorion.

Ĉina Olimpika Komitato
emblemo
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1951
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Pekino, Popola Respubliko Ĉinio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti