Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2012

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2012 en Londono havis 44 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Chen Shih-chieh dum la malferma ceremonio respektive Tseng Li-cheng dum la ferma. La sportistoj atingis unu oran unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 49-an rangon.

Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2012
Somera Olimpiko 2012 en Londono
Flagtenanto:  Chen Shih-chieh (malfermo)
Tseng Li-cheng (fermo)
Sportistoj 44 en 14 fakoj
Medaloj
rango: 49
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
1
Sume
2
vdr

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj redakti