La Ĉina ansero estas raso de bredansero descendaj el la natura Cigna ansero. Ĉinaj anseroj diferencas el la naturaj birdoj je multe pli granda grando (ĝis 5–10 kg ĉe maskloj, 4–9 kg ĉe inoj), kaj pro havo de ofte forte disvolvigita bekobaza karunklo en la bazo de la supra makzelo. Tiu karunklo superbeka estas pli elstara ĉe maskloj ol ĉe inoj. Ĉirkaŭ 6–8 semajnoj de aĝo, tiu karunklo estas jam sufiĉe markata kaj povas esti uzata por certigi la sekson. Ĉina ansero estas proksima parenco de la Afrika ansero, pli fortika raso ankaŭ descenda el la Cigna ansero.

Anser cygnoides
Familio ĉe Naturrezervejo Staglands, Wellington, Novzelando
Blankaj Ĉinaj anseroj en Japanio

Ĉinaj anseroj aperas en du variantoj: bruna simila al la natura Cigna ansero, kaj blanka. Dum multaj heimaj Ĉinaj anseroj havas similan korpon kun aliaj rasoj, la rasa perfekta standardo difinita de la American Poultry Association kaj aliaj fontoj indikas pli svelta, kaj pli alta kortobirdo.[1]

Ĉinaj anseroj estas inter la plej bonkvalitaj ovodemetantoj inter anseroj. Ino de Ĉina ansero povas demeti 50–60 ovojn dum unu reprodukta sezono (Februaro al Junio), kvankam estas informoj de Ĉina ansero kiu demetis ĝis 100 ovojn dum tiu sezono.[2]

Referencoj redakti

  1. Ekarius (2007)
  2. Buckland & Guy (2002)

Literaturo redakti

  • Ekarius, Carol. (2007) Storey's Illustrated Guide to Poultry Breeds. 210 MAS MoCA Way, North Adams MA 01247: Storey Publishing. ISBN 978-1-58017-667-5.
  • Buckland, Roger & Guy, Gérard (eds.) (2002): Goose Production. FAO Animal Production and Health Papers 154. ISBN 92-5-104862-2 PDF fulltext
  • Chinese Geese. feathersite.com, konsultita la 2008-07-02

Vidu ankaŭ redakti