La Ĉina botaŭro (Ixobrychus sinensis) estas malgranda botaŭro nome birdospecio de la familio de Ardeedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina botaŭro
Ĉina botaŭro
Ĉina botaŭro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Specio: I. sinensis
Ixobrychus sinensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flave, someraj reproduktejoj; verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Flave, someraj reproduktejoj; verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Flave, someraj reproduktejoj; verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas de malnovmondaj originoj, kiuj reproduktiĝas en multe de la Hindia Subkontinento, oriente al Japanio kaj Indonezio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj nordaj birdoj migras mallongajn distancojn.

Nome tiu specio troviĝas ĉe Omano, Pakistano, ĉehimalaja Barato, Nepalo, Srilanko, Birmo, Laoso, Kamboĝo, Vietnamio, Malajzio, Indonezio, Filipinoj, Tajvano, Ĉinio, Koreio, Japanio, plej sudorienta Rusio, Nov-Gvineo kaj najbaraj pacifikaj insuloj.

La populacioj de centra kaj norda Ĉini, de Rusio, de Koreio kaj Japanio estas reproduktantaj kaj migrantaj. La populacioj de centra kaj orienta Indonezio kaj Nov-Gvineo estas nereproduktantaj kaj migrantaj.

Ĝi estis registrita kiel vaganto en Alasko kaj estas ununura registro el Britio, el la Lago Radipole, Dorset la 32an de novembro, 1962 – tamen la BOU ĉiam konsideris tiun kiel de necerta deveno kaj nune ne estas akceptata en la oficiala britia listo.

Priskribo redakti

Tiu estas malgranda specio 36 al 38 cm longa kaj ĉirkaŭ 54 g peza, kun mallonga kolo kaj longeca beko. La masklo estas uniforme flaveca supre kaj sablokolora sube. La kapo kaj kolo estas helbrunaj, kun nigra krono.

La inaj krono, kolo kaj brusto estas striece brunaj, kaj junuloj estas kiel ino sed tre striece brunaj sube, kaj makulecaj sablokoloraj supre.

Ties reprodukta habitato estas kareksejoj kaj rizkampoj. Ili nestumas sur platformoj de kareksoj en arbustejoj. La ino demetas 4-6 ovojn. Ili povas esti malfacile videblaj, pro ties kaŝema vivostilo kaj kareksa habitato, sed tendencas ekflugi ofte, kaj tiam la rimarkinda kontrasto inter la nigraj flugoplumoj kaj la resta flaveca plumaro faras ilin nekonfuzeblaj.

Ĉinaj botaŭroj manĝas insektojn, fiŝojn kaj amfibiojn.

Protektostatuso redakti

La Ĉina botaŭro (Ixobrychus sinensis) estas protektata laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[1] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

Bildaro redakti