La Ĉina egreto (Egretta eulophotes) estas birdospecio el la familio de Ardeedoj nome ardeoj kaj pli precize minacata specio de egretoj el Orienta Azio, kio estas tialo por la komuna nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina egreto
Ĉina egreto, ĉe insularo Olango, Filipinoj
Ĉina egreto, ĉe insularo Olango, Filipinoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. eulophotes
Egretta eulophotes
(Swinhoe, 1860)
Konserva statuso
Verde, la tutan jaron; flave, reproduktejoj; blue, nur vintrejoj
Verde, la tutan jaron; flave, reproduktejoj; blue, nur vintrejoj
Verde, la tutan jaron; flave, reproduktejoj; blue, nur vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kune

Aspekto redakti

La Ĉina egreto averaĝe estas 68 cm alta. La plumaro estas blanka dum la tuta vivodaŭro de la birdo kaj similas al tiu de la Malgranda egreto Egretta garzetta. For de la reprodukta sezono la beko estas malhela kun la baza parto karnokolora kaj la bridoj kaj kruroj flavecverdaj, dum la irisoj estas flavaj. Ĉiuj individuoj estas similaj en tiu sezono. En la reprodukta sezono la plenkreskuloj disvolvigas belegan kreston kiu estas foje ĉirkaŭ 11 cm longa. Ili disvolvigas ankaŭ longajn lanĉilformajn plumojn en brusto kaj dorsajn plumojn etende al kaj trans la vosto, similajn al tiuj de la Malgranda egreto. Ankaŭ la nudaj senplumaj partoj ŝanĝas, nome la beko iĝas brile preskaŭ oranĝa aŭ flava dum la bridoj turniĝas brilbluaj kaj la kruroj nigraj kun flavaj piedoj.[1]

Distribuado kaj populacio redakti

La Ĉina egreto reproduktiĝas sur malgrandaj insuloj ĉe la marbordoj de plej fore orienta Rusio, Koreio, kaj kontinenta Ĉinio. Ili iam reproduktiĝis en Tajvano kaj en la Novaj Teritorioj de Hongkongo kvankam la specio estas nune nur nereproduktanta vizitanto aŭ pasmigranto al tiuj landoj. Ĝi estas ankaŭ nereproduktanta pasmigranto aŭ vintranto en Japanio, Filipinoj, Vjetnamo, Tajlando, Malajzia Duoninsulo, Saravako, Singapuro, Indonezio kaj Brunejo. Plej gravaj vintrejaj areoj estas Orientaj Bisajoj, tio estas la insuloj Lejteo, Boholo kaj Cebuo en Filipinoj, kaj la ŝtatoj de Malajzio nome Saravako kaj Selangor kie vintras ŝajne el unu triono al duono de la monda populacio, baze sur la rezultoj de vintra censo entreprenita en 2004/2005. La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 2,600-3,400 individuoj. Dum la jardeko 2002-2012 ne estis grava malpliiĝo en la populacio de tiu specio, kaj estas ĵus malkovrataj kolonioj ĉe la marbordo de suda Ĉinio kio povas reprezenti nur plian observan klopodon, sed povus indiki ankaŭ realan kreskon en la populacio.[2]

Ĝi estas klasita kiel Vundebla, kaj ties plej granda minaco estas habitatoperdo.

Habitato redakti

For de la reprodukta sezono la Ĉina egreto loĝas ĉe neprofundaj tajdaj estuarioj, kotejoj kaj golfetoj, foje vizitante rizkampojn kaj fiŝlagetojn. Ĉiuj ĵusaj reproduktaj registroj estis el ĉebordaj insuloj.[2]

Kutimaro redakti

En Sudkoreio la unuaj revenantaj Ĉinaj egretoj, preskaŭ ĉiam jam en tutreprodukta plumaro, ekalvenas meze de aprilo. Ties unuaj aperoj estas en malgrandaj nombroj en ĉebordaj insuloj, ĉefe en ŝtorma vetero, kun enmigrado ĉirkaŭ meze de majo. La periodo de printempa migrado estas tiele sufiĉe mallonga, kaj plej birdoj supozeble alvenas en ties koreajn reproduktejajn koloniojn sen resti ie ajn laŭlonge de la Korea marbordo. La aŭtuna migrado okazas kiam multaj Ĉinaj egretoj aperas moviĝante suden laŭlonge de la okcidenta marbordo dum aŭgusto kaj septembro, antaŭ eliri al Koreo probable tra la sudokcidento de la duoninsulo tra la Flava Maro. Aliaj Ĉinaj egretoj probable moviĝas orienten rekte tra el golfeto Gjeonggi al la Duoninsulo Ŝandongo, kaj poste suben laŭ la ĉina marbordo. Dum aŭgusto kaj septembro 1998 oni faris du studenketojn ĉe plej el la okcidenta kaj suda marbordo de Suda Koreio kaj tiuj havigis kelkajn vidaĵojn en al supozata aŭtuna migrostrategio, kun ĉirkaŭ 475 Ĉinaj egretoj trovitaj inter la 18a de aŭgusto kaj la 2a de septembro, pliiĝante al 615 inter la 13a kaj la 28a de septembro. Plej troviĝantis nordokcidente de la golfeto Gjeonggi, kiu gastigas ankaŭ plej el la sudkoreaj reproduktantaj birdoj, sed oni faris kelkajn gravajn kalkulojn je kelkaj pliaj sudaj lokoj, ĉefe en la dua studenketo.[3]

Manĝo redakti

Tiu specio manĝas ĉe la tajdolinio, kie la akvonivelo estas sub 8 cm. Ties preferata tekniko konsistas je kuro rapida de flanko al flanko, havante flugilojn duonmalfermaj, agitante ilin. Tiele ili lanĉas bekofrapadojn al akvo kiel faras aliaj egretardeoj. Ĉe la vintrejoj, la birdoj kiuj restas ĉe mangrovejoj adoptas diferencajn kutimojn: ili ne malfermas siajn flugilojn por ĉasi kaj ne sekvas la tajdofluon kiam ĝi descendas. Ili manĝas malgrandajn fiŝojn, moluskojn, krustulojn (kraboj) kaj grandajn insektojn.

Reproduktado redakti

Ne estas informoj pri pariĝadaj ceremonioj sed certe la longaj nuptaj plumoj ludas gravan rolon je tiaj ritoj. En Hongkongo, ovodemetado okazis dum la lasta semajno de aprilo kaj en Koreio, la reprodukta sezono okazas maje. Tiu specio reproduktiĝas en miksaj kolonioj. En Hongkongo, ili kuniĝas al la Malgranda egreto, la Bovardeo kaj al la Ĉina ralardeo.

La nesto estas konstruita el sekaj herboj, branĉetoj kaj bastonetoj. Ĝi kutime estas je 12 al 18 m supergrunde, ĉe pinto de granda arbo. La ovoj estas bluverdecaj kaj ĉirkaŭ 45 mm por 34. La ino demetas ĝenerale 3 al 5 ovojn kiuj estos kovataj dum 20 al 24 tagoj fare de ambaŭ gepatroj. En Nord-Koreio antaŭ ekprotektado, oni konsumis la ovojn pro konvinko ke ties konsumado plibonigas la haŭtobelon.

Konservado redakti

La nuptaj plumoj de Ĉina egreto, kiel tiuj de aliaj egretoj estis ege menditaj por ornamo de virinaj ĉapeloj. Ili estis uzataj por tiu celo ekde almenaŭ la 17a jarcento sed en la 19a jarcento ĝi iĝis industria frenezo kaj la nombro de egretaj haŭtoj pasante tra komercistoj atingis milionojn. Tio ŝajne kontribuis al la malpliiĝo de ĉiuj el la blankaj specioj de la genro Egretta. La plej granda moderna minaco estas habitatoperdo kaj rekuperado de tajdaj kotejoj kaj estuaraj habitatoj, krom poluado.[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti