Ĉina giganta salamandro

La ĉina giganta salamandro (Megalobatrachus davidianusAndrias davidianus) estas amfibio el la ordo de urodeloj kaj familio de kriptobranĥedoj en la genro Andrias, kiu troviĝas en la norda, suda kaj sudokcidenta partoj de Ĉinio.

Velemlok čínský zoo praha 1.jpg
Ĉinaj gigantaj salamandroj (Andrias davidianus) vendotaj en restoracio de Ĝeĝjango, Ĉinio. Ili estas en la luksa manĝokomerco kaj faras ilin alloga celo por ŝtelĉasado.[1]

Ĝi estas la plej granda el la amfibioj en Ĉinio kaj en la mondo. Ĝi longas unu metron, maksimume 2 metrojn kaj pezas 40-50 kilogramojn. Ĝi havas platan kaj larĝan kapon, grandan buŝon, multajn malmolajn segilformajn dentojn sur la makzeloj, malgrandajn okulojn, platan kaj dikan korpon kaj verukoj sur la ventro kaj dorso, mallongajn kaj dikajn membrojn kun kvar dorso, mallongajn kaj dikajn membrojn kun kvar fingroj sur ĉiu antaŭa membro kaj kvin membrane interligitaj piedfingroj sur ĉiu malantaŭa membro, kaj longan kaj platan voston. Ordinare ĝi estas bruna kun nigraj makuloj sur la dorso kaj ĝia ventro helbruna aŭ blanka. La koloro varias laŭ medio. La haŭto estas glata kaj malseketa kun glueca sekreciaĵo. Ĝia krio similas al ploro de bebo, pro tio ĝi nomiĝas ankaŭ beba fiŝo.

La ĉina giganta salamandro vivas en klaraj kaj malaltteperaturaj montriveretoj 200-1 000 metrojn super la marnivelo. Tage ĝi sin kaŝas en kavernoj kaj nokte aktivadas unuope. Ĝi estas feroca kaj karnovora. Ĝi nutras sin ĉefe per salikokoj, kraboj, fiŝoj, ranoj, serpentoj, musoj, birdoj k.a. Por kapti nutraĵon, nokte ĝi atendas kun pacienco ĉe la bordo. Kiam ĝi trovas celaĵon, ĝi tuj atakas kaj englutas ĝin. Ĝi havas fortan digestadon kaj eltenemon kontraŭ malsato. Longtempa malsato ne povas rimarkeble perdigi ĝian korpopezon. Ĝi vintrodormas de novembro ĝis la venonta aprilo. La salamandrino demetas ĉiufoje pli ol 300 ovojn ĉenformajn en majo kaj junio. La kovado daŭras tri semajnojn. La novnaskito manĝas nur vegetalojn kaj post du jaroj ĝi ekprenas akvajn insektojn, salikoketojn kaj krabetojn. Ĝi kreskas malrapide. Tri-jara ĝi longas nur 20 cm. kaj maturiĝas post kvin jaroj.

Ĉe homoj redakti

La ĉina giganta salamandro havas altan ekonomian valoron. Pro grandkvanta kaptado ĝi jam alproksimiĝas al pereo en nemalmultaj lokoj, tial nepre necesas severa protektado al ĝi.

La granda, tute akvoloĝanta Ĉina giganta salamandro, specio kiu estis malpliiĝanta draste ĉefe pro persekutado kiel nutrofonto kaj por tradicia medicino, estas indiĝena de la basenoj de la Flava Rivero kaj de aliaj ĉinaj riveroj. Ĝi estas bredata en grandaj nombroj en kelkaj partoj de Ĉinio kaj genetikaj studoj montris, ke la kaptita salamandraro estas ĉefe indiĝena de la baseno de la Flava Rivero. Ĉar tiuj estis ofte liberigitaj reen en la naturo, la flavrivera tipo de Ĉina giganta salamandro estas disvastigita en aliaj partoj de Ĉinio, kio iĝas genetika problemo por la aliaj tipoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Zoological Society of London. Chinese giant salamander conservation. zsl.org. Alirita 30a de Novembro 2015.
  2. (2018) “The Chinese giant salamander exemplifies the hidden extinction of cryptic species”, Current Biology (English) 28 (10), p. R590–R592. doi:10.1016/j.cub.2018.04.004.