La Ĉina koturno, Coturnix chinensis, konata ankaŭ kiel Ĉina buntokoturnoĈina blubrusta koturno, estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Orienta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina koturno
Ĉina koturno
Ĉina koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Coturnix
Specio: C. chinensis
Coturnix chinensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Samsonvale, sudorienta Kvinslando
Kaptita Ĉina koturno

Tiu specio estas la plej malgranda "vera koturno" kaj estas tre komuna en Birdobredado tutmonde. En naturo ili havas teritoriojn el sudorienta Azio al Oceanio kun 10 diferencaj subspecioj.

Aspekto redakti

La Ĉina koturno havas multajn kolorojn el blua al bruna, arĝenta, blanka, griza ktp. Ĝi havas tre purbluan bruston kaj pli miksite kun bruna kaj strieco en supraj partoj. Ankaŭ la vizaĝo ĉirkaŭokule estas blua, sed el beko al okulo suben estas rimarkinda gorĝarea bildo, konsista je ĝenerala tre blanka areo kun tre nigraj strioj (unua mustaĉa tre fajna al orelareo, dua el orelareo al mentono kie plilarĝiĝas, kaj tria sube kiel bordo. Ĝi havas nigrecan bekon kaj oranĝecajn krurojn.

Ili povas vivi ĝis 13 jaroj en kaptiteco sub zorgemo sed plej ofte 5-7.

Reproduktado redakti

 
Coturnix chinensis

Ovaro varias de 5 ĝis 13 ovoj. En kaptiteco, se la ino demetas tro multajn ovojn, ili devas esti forigitaj, ĉar post ĉirkaŭ 10 tagoj, ili malvarmiĝas kaj mortas. En kaptiteco, la ideala nombro de ovoj en ovaro estas de 6 al 8. Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 19 tagoj kaj la idoj aspektas kiel kokidoj sed pli malgrandaj.

Konservostatuso redakti

Aŭstralio redakti

La Ĉina koturno (kiel ĝi estas komune konata kaj priskribata en Aŭstralio) ne estas listita kiel minacata fare de la aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act de 1999.

Stato de Viktorio, Aŭstralio redakti

  • Tiu specio estas listita kiel minacata ĉe la viktoria Flora and Fauna Guarantee Act (1988).[1] Laŭ tiu Act, ankoraŭ ne estis preparata Action Statement por la rekuperado kaj futura administrado de tiu specio.[2]
  • Laŭ la konsulta listo de minacataj vertebruloj de Viktorio de 2007, tiu specio estis listata kiel endanĝerita.[3]

Birdobredado redakti

Tiu koturno iĝis tre populara por kaptiteco kaj bredado; oni disvolvigis nombrajn mutaciojn. Ili estas tre forta kiam ili alkutimĝas al ĉirkaŭaĵo. Aĉeti kaj pluhavi ilin estas malkosta.

Ili estas aktivaj reproduktantoj: ino povas demeti po unu ovon tage, se ŝi havas la taŭgan dieton. Ŝi faras mildan bruon "klukecan" por allogi partneron. Tiuj koturnoj bezonas malmultan tempon por manĝi kaj trinki kaj foje ili iĝas maltimidaj ĝis alproksimiĝo al homa mano.

Referencoj redakti

  1. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  2. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  3. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti