Ĉina piedpilkado (ĉine: 蹴鞠 cùjú; EPĈ-a metode cuĝju signifanta 'piedbat-pilkado') estis piedpilka sporto en la antikva Ĉinio. Oni ludis ĝin per leda pilko. Ĝiaj praformoj eble estis ludataj per ŝtona pilko.

Ĉininoj ludantaj cuju-n
Cuju-ludo dum la 15-a jarcento Ming-dinastio, el presita libro Ĉe akvorando.
Yongle-imperiestro (r. 1402-1424) de la Ming-dinastio observas cuju-ludadon.

En multaj lokoj de Shanxi-provinco oni elterigis ŝtonajn pilkojn, el kiuj iuj pezas je du kilogramoj, aliaj je nur 90 gramoj. Ĉar ili ŝajne ne estis uzataj por ludo, arkeologoj konjektis, ke antikvuloj kunligis du aŭ tri ŝtonajn pilkojn kun leda rubando, tenis unu ŝtonan pilkon, svingis la rubandon super la kapo kaj ĵetis ĝin al besto aŭ malamiko por ĉirkaŭvolvi iliajn piedojn kaj kapti ilin. En Banpo-ruino de Shaanxi (Ŝenŝji)provinco oni elterigis en la tombo de iu 3-4jara knabino tri malgrandajn ŝtonajn pilkojn, kiuj evidente estis ludiloj. Ankaŭ en Anhui-provinco oni elterigis centon da delikataj fajencaj pilketoj faritaj antaŭ 5 mil jaroj, ili supozeble estis ludiloj, ornamaĵoj aŭ oferaĵoj.

Pri la origino de piedpilka ludo historia libro diras: "Leda pilko, laŭdire, estis inventita de Huangdi aŭ farita en la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.)." Huangdi estis tribestro de fora antikveco, al kiu oni atribuis la meriton de invento de leda pilko, tio nur estas onidiro. Estas certe, ke en la periodo de Militantaj Regnoj tre furoris la piedpilka ludo. Tiam ofte okazis militoj, kaj la piedpilka ludo disvolviĝis kiel unu el la soldataj ekzercoj. Poste la sporto disvastiĝis en la popolo. Historia libro diras: "Qi-regno estas riĉa, ĝia popolo senescepte scipovas ludi muzikilojn kaj piedpilkon." Fariĝinte la unua imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio, Liu Bang (206- 194 a.K. sur trono) invitis sian patron el kamparo en la kortegon en Chang'an (nun Xi'an). Tamen la maljunulo ne kutimis al la kortega vivo. Li diris: "Mi nur ŝatas kune kun buĉistoj kaj etvendistoj trinki alkoholaĵon, vendi patkukon, bataligi kokojn kaj ludi piedpilkon." Tial Liu Bang tuj ordonis konstrui en antaŭurbo de Chang'an novan urbon similan al lia naskiĝloko kaj loĝigis en ĝi samlokanojn por ke ili akompanu lian patron. Tiel la piedpilka ludo venis en la kortegon, kaj Liu Bang mem fariĝis fanatikulo. Li konstruigis en la kortego pilkoludejon ĉirkaŭitan de altaj muroj. Li ofte sidis sur podio en nordo ne nur por spekti, sed ankaŭ por trejni militistojn. Ankaŭ imperiestro Wudi (140-87 a.K. sur trono) de Han-dinastio, kiu multe kontribuis por malfermi la Silkan Vojon, ŝatis pilkoludon. Pro tio Haj favorataj korteganoj kolektis Iertajn pilkoludantojn el la tuta lando kaj okazigis pilkokonkurson en.la pilkoludejo de la kortego. Wudi ne nur spektis ĉiun konkurson, sed ankaŭ elektis nacimalplimultanojn sur la Silka Vojo, kiuj lertis en pilkoludo, por partoprenigi ilin en la konkurso. Emociita, Wudi eĉ mem ludis kaj ordonis al literatura paĝio versi pri tio. Ankaŭ juna generalo Huo Qubing, kiu faris kontribuon por defendi la Silkan Vojon, estis heroo sur la pilkoludejo. Intertempe de bataloj, li gvidis soldatojn konstrui pilkoludejon en la kampadejo, okazigis kaj eĉ mem partoprenis pilkan konkurson por stimuli la batalspiriton. Laŭdire, foje pro neakurata proviantado la batalistoj dronis en malsato. Tamen la malsata Huo Qubing persistis en ludo de piedpilko. Tiam ĉiuj ordinaraj viroj devis servi en armeo. Dum la armea vivo ili lernis ludi piedpilkon. Post milito ili revenis hejmen kaj instruis la samvilaĝanojn ludi ĝin. Tiel en la prospera Okcidenta Han-dinastio furoris la piedpilka ludo en la kortego, armeo kaj popolo, kaj ankaŭ aperis libroj pri ludartoj kaj ludreguloj.

La piedpilko de Han-dinastio estas solida kaj farita el ledo kun haroj ene. La pilkoludejo estas rektangula, ĉe ambaŭ ekstremoj estas po ses duonrondaj golejoj. Por ilin gardi, la du konkursaj flankoj metis po ses golulojn. La venko aŭ malvenko dependis de nombro de la enpafitaj goloj. Ĉiu flanko havis unu gvidanton, kaj la du flankoj kune elektis unu juĝanton. Dum konkurso la juĝanto devis esti justa, kaj la ludantoj devis obei la juĝanton. El tio oni povas vidi, ke en Han-dinastio la piedpilka ludo jam estis regula. En Tang-dinastio (618-907) la piedpilka ludo fariĝis pli amuza ol soldat-trejna kaj multe progresis la tekniko de pilkofarado. Oni uzis animalan vezikon kiel internon, plenigis ĝin per aero kaj ekstere kovris ĝin per ledo. Tiel farita pilko riĉas je elasteco kaj estas je 300-400 jaroj pli frua ol la aer-plenigita pilko inventita de okcidentanoj en la 11-a jarcento. Tiam la piedpilka ludo havis alian karakterizaĵon: partopreno de virinoj. El poemoj de Tang-dinastio ni povas scii, ke en la tiama kortego furoris piedpilka ludo tute sen antagonismo, nur kun atento pri persona lerteco. Tiam ne plu ekzistis golejoj, nur unu, du aŭ dek homoj ludis pilkon per ĉiuj partoj de la korpo, kiaj kapo, ŝultroj, dorso, postaĵo, brusto, ventro, genuoj kaj piedoj. Tia prezentado reliefigas belan pozon, do ĝi pli konvenas al virinoj. Sur kupra spegulo, porcelana kapkuseno, plumujo kc. de Tang- kaj sekvantaj dinastioj ofte vidiĝis bildoj montrantaj virinojn aŭ geedzojn ludantajn pilkon. Tio signifas, ke tiam la pilkoludo jani fariĝis familia amuzo.

En Song-dinastio (960-1279) ekzistis Yuanshe, societo de piedpilka ludo, kies anoj surmetis silkajn ŝuojn kaj vestojn kaj estis rigardataj kiel plej admirataj homoj. Kaj la piedpilka ludo fari11 is unu el la plej popularaJ amuzoj en la popolo. En Ming-dinastio (1368-1644), aperis multaj profesiaj stelulinoj de pilkoludo. Kun superba lerteco ili faris prezentadon ĉie. Komence de Ming-dinastio iu virino famis pro sia lerta rulado de pilko, t.e. ruli pilkon sur la tuta korpo kaj ne lasi ĝin fali. Tia lertaĵo jam estas simila al akrobataĵo. En la fino de Ming-dinastio ankaŭ la favorata kromedzino Tian de imperiestro Chong Zhen estis lerta en pilkoludo. Iu priskribis ŝian ludon per la vortoj "tiel gracie ke neniu povas sin kompari kun Historia libro diras. ke en Tang-dinastio la ĉina piedpilka ludo enkondukiĝis en Koreion kaj Japanion. Tiam (a koreoj tre ŝatis ĉinajn vejĉi-on kaj piedpilkon. Japana antikva piedpilka libro diras: "Piedpilko devenis de Tang-dinastio." En 627-650 Japanio sinsekve sendis senditojn kaj studentojn al Ĉinio. Eble estas ili, kiuj kondukis Ia piedpilkan ludon en Japanion. La ĉina antikva piedpilka ludo havis sian prosperon kaj iom post iom malprosperiĝis. Tion kaŭzis eble, ke la prezentado anstataŭis la antagonismon.

El EPĈ 1997/11

Bibliografio redakti

  • Benn, Charles (2002). China's Golden Age: Everyday Life in the Tang Dynasty. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-517665-0.

Eksteraj ligiloj redakti