La Ĉina tragopanoteminka tragopano (Tragopan temminckii) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas mezgranda specio de loĝantaj birdoj, kiu troveblas en arbaroj de norda Suda Azio, nome en sudorienta Tibeto, norda Junano kaj montoregionoj en Siĉuano, Ŝenŝjio, Hubejo kaj Hunano de norda Ĉinio kaj ankaŭ en nordorienta Asamo de nordorienta Barato, norda Birmo kaj la nordokcidenta parto de Vjetnamio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina tragopano


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tragopano Tragopan
Specio: Ĉina tragopano Tragopan temminckii
Gray 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
 
masklo

Ĝia korpo plejparte estas malhelbruna kun helgrizaj okulformaj makuloj. Ĝi havas nigrajn plumojn sur la kapo, kolo kaj la rando de la gorĝopendaĵo, bluan koloron en la nudaj partoj de la vizaĝo kaj mentono kaj sur karnokornoj sur la kapo, kaj kobaltbluan koloron sur la gorĝopendaĵo plena de helbluaj makuletoj en la centro kaj kun 9 simetriaj sagoformaj karmezinaj makulpecoj ĉe la rando. La masklo estas fortika birdo bruneca supre kaj ruĝecoranĝa sube kun blankapunkteca plumaro, nigra beko kaj rozkolorecaj kruroj. Li havas nudan bluan vizaĝan haŭtaĵon, oranĝecaj flankaj krestoj (plumtufoj) kaj kolumo, ŝveleble malhelbluaj bridaĵoj kaj kornaĵoj. Temas pri specio kun klara seksa duformismo. Tiele la ino estas blankapunkteca bruna birdo kun blua cirkla ĉirkaŭokula haŭtaĵo.

La Ĉina tragopano longas 44–64 cm, kun vosto 15-23 cm longa, kaj pezas 970–1.120 g. Ĝi aspektas kiel la koko, sed iom pli granda ol ĝi. Ties aspekto similas al la Satirusa tragopano, sed malkiel tiu lasta specio, ĝi havas ruĝa la tutan supran korpoplumaron kaj oranĝecan kolumon.

Kutimaro redakti

La Ĉinaj tragopanoj vivas en abiaroj kaj ruĝaj betularoj 2.200–3.100 metrojn super la marnivelo kaj sin kaŝas en densaj rododendraroj aŭ bambuaroj aü sur arboj kovritaj de densa musko.

Ili estas solecaj kaj aktivadas unuope kaj malofte du- aü triope. Ilia kriado tre similas al plorado de bebo. Ili manĝas ĉefe vegetalajn semojn, berojn, fruktojn, ĝermojn, herberojn kaj junajn foliojn. Ili estas lertaj en kurado kaj povas flugi nur mallongan distancon. Kiam ili estas suprizitaj, anstataŭ tuj sin kaŝi, ili rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ ili volus bone vidi, kio okazis. Kelkiam ili ne forflugas, eĉ aŭdinte pafadon.

Ĉiujare la ĉinaj tragopanoj fekundiĝas de aprilo ĝis junio. Dum oestro la virbirdo starigas sin kontraŭ la birdino, kun disvolvita vosto kaj eksteren etenditaj flugiloj, kaj senĉese balancas sian kapon, eltirante la karnokornojn kaj disetendante la gorĝopendaĵon. Ili konstruas neston surarbe aŭ surtere. La birdino demetas 4–6 ovojn, malhelbrunajn kun purpure brunaj makuloj, kaj kovas ilin. La kovado daŭras 26-28 tagojn. La idoj maturiĝas post du jaroj.

La ĉina tragopano estas facile bredebla kaj fekundigebla kompare kun alispecaj tragopanoj. Post kiam oni hibridigas ĝin kun la flavabdomena tragopano, hibrida ido estiĝas. Ĝi estas disvastigata kaj komuna specio en sia granda habitata teritorio kaj tiele la teminka tragopano estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga fare de la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj.

 
Tragopan temminckii - MHNT

Eksteraj ligiloj redakti