Ĉinukaj lingvoj

La ĉinukaj lingvoj estas grupo de parencaj lingvoj indiĝene parolata (aŭ -ita) de la ĉinukoj. Ĝi estis klasifikita ene de la penuta lingvaro[1].

Ĉinukaj lingvoj
lingva familio
indiĝena lingvo de AmerikoPenuta lingvaro
Lingvaj kodoj
  Glottolog chin1490
Angla nomo Chinookan
Franca nomo langues chinooks
vdr

Ĝia parolregiono estis la valo kaj delto de Kolumbio, kaj iom norde de la riverbuŝo ĝis Golfo Willapa. Laŭ lingvistoj, la lingvogrupo konsistis el du ĉefaj branĉoj, la malsupra (pli proksima al la oceano) kaj la supra (pli oriente). Ĉiu branĉo konsistis el pluraj dialektoj, plejparte surbaze de la vilaĝoj parolantaj ilin. La malsupraj dialektoj estas tute formortintaj, kaj restas nur malmultaj parolantoj de du supraj dialektoj (Wasco-Wishram).

Mapo de norda Ameriko kun markilo por la ĉinukaj lingvoj

Homoj sen lingvistika klereco ofte diras "ĉinuka lingvo" (singulare) por la ĉinuka piĝino, kiu estis la plej vaste uzata interlingvo en la regiono, kiam eŭropdevenintoj kaj aliaj eksteruloj unue alvenis la regionon. Tiu piĝino baldaŭ tre disvastiĝis kaj, en iuj urboj, kreoliĝis (ĉ. 1830). La kreola formo restas parolata kaj flegata en unu oregona triblando (Grand Ronde). Kvankam tiu lingvo enhavas multegajn ĉinukdevenajn vortojn, ĝi ne estas laŭ la teknika, lingvistika senco "ĉinuka lingvo".

Referencoj redakti

  1. (en) Chinook-grupo PROEL.

Bibliografio redakti

  • (eo) Sequoia Edwards, La ĉinuka interlingvo per Esperanto.- Gramatiko, ekzercoj kaj vortaro en Esperanto por lerni la preskaŭ for-mortintan ĉinukan interlingvon (Chinook Jargon), kiu estas la facila, devena lingvo de okcidentaj Kanado kaj Usono.
  • (eo) Sequoia Edwards, Kiel Traduku Esperanten (2018), Ideoj, konsiloj kaj sugestoj al problemoj pri kiel traduki al la esperanta, kun ekzemploj el la angla, japana kaj ĉinuka interlingvo, Eldonejo: Smashwords, Inc., ISBN 978-0-463-85727-4
  • (en) Mithun, Marianne,The languages of Native North America, 1999, Cambridge University Press. ISBN 0-521-23228-7.
  • (en) Gibbs, George, (1863), Alphabetical vocabulary of the Chinook language, [S.l.]: Cramoisy Press

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti