Ĉiovendejo estas ega butiko kie oni vendas varojn ege diversajn podetale. Tia vendejo estas organizita laŭ fakoj aŭ sekcioj, ekzemple: virinaj vestaĵoj, mebloj, manĝaĵoj, sportiloj, infanludiloj ktp.

Ĉiovendejo Kaufhof en Frankfurto ĉe Majno
Ĉiovendejo Bijenkorf (Abelujo) en Amsterdamo

Por tiaj ege diversvaraj vendejoj foje oni uzas nomojn ne rilatajn al ilia diverseco sed al ilia egeco, ekzemple: hipermerkato, butikegograndmagazeno.

Famaj ĉiovendejoj redakti

Plej famaj ĉiovendejoj kreiĝis je fino de 19-a kaj eko de 20-a jarcento en centro de grandaj urboj. Tiel ekzemple en 1907 malfermiĝis berlina Kaufhaus des Westens (mallongigita al KaDeWe, vendejo de Okcidento), ĝi estas plej ega vendejo de kontinenta Eŭropo kaj dum jardekoj estis simbolo por materiala riĉeco de Okcidenta Eŭropo.

Aliaj egaj vendejoj en Germanio estas Galeria Kaufhof en Kolonjo (36.000 m² da vendoareo), Karstadt am Hauptbahnhof (iama Hertie) en Munkeno (preskaŭ 40.000 m² da vendoareo) kaj Breuninger-Haupthaus en Stutgarto (35.000 m² da vendoareo), tamen tiu lasta prezentas malpli da diversaĵoj, ĝi ofertas ĉefe vestaĵojn kaj tial ne vere estas ĉiovendejo.

Plej famaj kompanioj kies afero estas ĉiovendejoj kutime fondadas "ĉenon" da ĉiovendejoj en multaj egaj urboj kaj ofte en kelkaj landoj.

Konataj ĉiovendejoj redakti

Vaste konataj ĉiovendejoj estas:

Vidu ankaŭ redakti