En japana kulturo, ĉirimeno[1] (japane 縮緬 (ちりめん), chirimen) estas japana speco de krepo.

Infana vestaĵo de ĉirimeno, brodita per krizantemoj kaj papilioj, de la 19-a jarcento

Priskribo redakti

Ĉirimeno estas tradicia japana teksaĵo, farita el kruda silko. Ĝi estas ofte uzata por fari kimonojn.

Historio redakti

La ĉirimeno estis inventita dum la Edo-epoko de Japanio. La origina centro de produktado de ĉirimeno estas Tango (japane 丹後 (たんご)) en okcidenta Japanio, nun parto de la urbo Kjotango (japane 京丹後 (きょうたんご), Kyōtango) en Gubernio Kioto.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti