Ĉirkaŭskribita sfero

En geometrio, ĉirkaŭskribita sfero de pluredro estas sfero kiu enhavas la pluredron kaj tuŝas ĉiujn verticojn de la pluredro.

Ĉirkaŭskribita sfero de kubo

Se ĝi ekzistas, ĉirkaŭskribita sfero ne nepre estas la plej malgranda sfero enhavanta la pluredron; ekzemple, la kvaredro formita per unu vertico de kubo kaj tri ĝiaj najbaraj verticoj havas la saman ĉirkaŭskribitan sferon kiel la fonta kubo, sed povas esti enhavita en pli malgrandan sferon havantan la tri ne najbarajn inter si verticojn de la kubo sur sia ekvatoro.

Ĉiu vertico-transitiva (ne malfinia) pluredro havas ĉirkaŭskribitan sferon. Ĉiu unuforma pluredro, inkluzivante de ĉiu regula pluredro, estas vertico-transitiva kaj do havas ĉirkaŭskribitan sferon. Sed ĉe plejparto de malregulaj pluredroj verticoj ne situas sur komuna sfero, kvankam eblas difini la plej malgrandan enhavantan sferon por ĉi tiaj pluredroj.

Radiuso de ĉirkaŭskribita sfero estas unu el karakterizoj de la pluredro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti