La ĉivito (hispane: chivito) estas manĝaĵo el la urugvaja kuirarto. Chivito estas alia vorto por kapreto. La manĝaĵo por la unua fojo estus farita en 1940 en Montevideo Urugvajo, fare de la kuiristo Antonio Carbonaro.

Urugvaja ĉivito

Ĝi similas al hamburgero kun rostita bovaĵo kio nomiĝas Churrasco en Latin-Ameriko. Tio estas kovrita per lardo, fromaĝo, olivoj, paprikoj, tomatoj, keĉupo, laktuko, boligita ovo, majonezo kaj cepo. Ofte oni manĝas la ĉiviton kun pomfritoj.

Malgrandskale oni ankaŭ manĝas ĉivitojn en Argentino kaj Hispanio. En Argentino ĝi estas konataj kiel chivito Uruguayo (urugvaja ĉivito) ĉar la termino ĉivito tie estas uzata por alia viandmanĝaĵo.

Variantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti