Ĉjaji

urbo en Tajvano

Ĉjaji (ĉine 嘉義) estas universitata urbego en sudokcidenta Tajvano.

Panoramo de Ĉjaji
Ĉjaji
provinca urbo de Tajvano • enklavo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 251 938  (2020) [+]
Loĝdenso 4 199 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 29′ N, 120° 27′ O (mapo)23.48120.44972222222Koordinatoj: 23° 29′ N, 120° 27′ O (mapo) [+]
Alto 69 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĉjaji (Tajvano)
Ĉjaji (Tajvano)
DEC
Ĉjaji
Ĉjaji
Situo de Ĉjaji

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiayi City [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĉjaji situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la insulo for de la maro.

Historio redakti

En la komenca periodo la loknomo estis Tirosen, depost alveno de ĉinaj enmigrantoj Ĉulosan (諸 羅山). Tamen dum la nederlanda epoko ĝi denove estis Tirosen. En 1661 la nederlandanoj estis venkitaj kaj memstara reĝlando formiĝis. En 1704 la gubernia sidejo estis translokita al Ĉulosan (nun Ĉjaji) kaj havis lignan urbomuron. En 1727 oni konstruis ankaŭ 4 pordojn kun bastionoj. En 1786 ribelantoj ne povis okupi la urbon, tial la imperiestro donis novan nomon al la urbo Kagi. En 1895 Tajvano estis cedita al Japanio kaj tertremo en 1906 detruis la tutan urbon. La japanaj aŭtoritatoj rekonstruis la urbon. Industrioj kaj komercoj komencis evolui. En 1930 la urbo ricevis la statuson aŭtonoma urbo. Depost la japana erao Ĉjaji iĝis provinca urbo.

 
Urbodomo
 
Kampuso

Ekonomio kaj eduko redakti

Ĉjaji estas komerca centro de la riza merkato. La agrikulturo pliiĝis en la 1920-aj jaroj pro la nova irigacia sistemo. Lignoprilaborado gravas en la regiono, tial Ĉjaji estas centro de paperoproduktado. La kampusoj ofertas profesiajn trejnadojn en agrikulturo, eduko, komerco kaj teknologio.

Klimato redakti

La klimato de Ĉjaji estas varma humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). En la jaro la precipitaĵo estas po 1774 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 23  °C.

Trafiko redakti

Ĉjaji havas fervojan stacidomon, ŝoseon en direkto sudo-nordo, flughavenon kaj bonajn servojn de aŭtobusoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Vojo en Ĉjaji
 
Muzeo pri prizono

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

 
Templo
 
Botanika ĝardeno