Ĉokolada kazeostangeto

ĉokoladokovrita dolĉeta-acideta kazeoforma stangeto el Hungario

La ĉokolada kazeostangeto estas ĉokoladokovrita dolĉeta-acideta kazeoforma stangeto, unu el la plej ŝatataj laktaj desertoj en Hungario. Ĝi estis origine pakita al aluminiaj lamenoj, ornamitaj kun ruĝaj makulpunktoj (tiel aperas la internacia nomo Dots)

Dolĉajo Túró Rudi

La deserto nomiĝas origine en la hungara Túró Rudi kaj estas markonomo. La nomon Túró Rudi elpensis Sándor Klein, instruisto en la Budapeŝta Teknika Universitato.

Historio redakti

La ideo de kazea deserto estiĝis en la Sovetunio, kie oni vendis deserton el kazeo-grasaĵo-butero kun nomo "eskimo". La ideon importis hungaroj kaj ekproduktis en Mátészalka, en 1968.

Post la privatigo de ŝtataj produktejoj, la markon akiris Danone kaj la dolĉaĵon produktas ekde 2002 ankaŭ en Pollando sub nomo „Danio Batonik", la firmao Friesland en Rumanio kaj Slovakio sub „Dots". Similaj produktoj ekzistas ankaŭ en aliaj landoj (kazeo kun aldona gusto + dolĉa kovraĵo aŭ el ĉokolado aŭ el sukera kovraĵo gustigita per fruktosuko). Tipaj parencoj - en iom alia formo, pli kompareblaj al briketoj - estas la deserto Varškės sūrelis en Litovio kaj la aliaj du landoj de Baltio (latve Biezpiena sieriņš kaj estone Kohuke), kaj Творо́жный сыро́к en Rusio. Tiuj dolĉaĵoj praktike nur vendatas enlande kaj malfacile eksporteblas, ĉar pro la kazeo ili kompreneble havas tre mallongan vivodaŭron kaj devas praktike daŭre stokiĝi en fridujo ĝis oni manĝas ilin.

Oficiala difino redakti

La (ĉokolada kazeostangeto) Túró Rudi konsistas el bovkazeo, eventuale el buterolaktokremo, sukero ktp., kun aldono de diversaj gustizaĵoj kiel ĉokolado- aŭ kakaomasa kovraĵo kaj estas preskaŭ cilindra deserta fromaĝoprodukto. La kazeoplenigaĵo devas esti je 50% (m/m) laktodevena.

Sensorganaj postuloj:

Formo: preskaŭ cilindra, palta aŭ iom ripa stangeto.
Ekstero: la ĉokolado- aŭ kakaomaso plene kaj averaĝe kovras la kazeokorpon, ĝi bone adheriĝas, je premo milde rompiĝetas.
Koloro: la kazeomaso estas homogena blanka aŭ blankflava, okaze de gustizo, konvena al la gustizaĵo.
Odoro: karakteriza je la kovraĵo.
Gusto: agrable dolĉeta-acideta, karakteriza je gusto kaj kovraĵo.

Konsisto redakti

Grasomalriĉa kazeo 42%, kakaoenhava ĉokolada kovraĵo 36% (sukero, planta graso hidrogenizita, kakaopulvoro, emulgeaĵo: E 322, natursama vanilia aromo), sukero, butero, modifita maiza amelo: E 1412, natura citronaromaĵo, konservaĵo: E 202 kalia sorbato.

Túró Rudi en arto redakti

  • kanto Túró Rudi de hungara muzikgrupo 100 Folk Celsius[1]
  • Túró Rudi, filmeto de János Kellár [2]
  • Túró Rudi, programgvidanto ĉe Tilos Rádió [3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti