Por samtitola artikolo vidu la paĝon Čížkovice (apartigilo).

Čížkovice (prononcu: Ĉiĵkovice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, regiono Ústí nad Labem, distrikto Litoměřice troviĝanta proksimume 5 km sudokcidente de Lovosice. Ĝi konsistas el 2 partoj: Čížkovice kaj Želechovice (Ĵeleĥovice). En la vilaĝo troviĝas 280 domoj kaj loĝas 1 484 loĝantoj (2023). Apud la vilaĝo troviĝas cementejo kaj ĝia kalkoŝtonminejo. La vilaĝon trafluas rojo Modla.

Čížkovice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 411 12 • 410 02
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 484  (2023) [+]
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 29′ N, 14° 2′ O (mapo)50.48426299760214.028488946067Koordinatoj: 50° 29′ N, 14° 2′ O (mapo) [+]
Alto 175 m [+]
Areo 7,060749 km² (70 6.0 749 ha) [+]
Čížkovice (Ĉeĥio)
Čížkovice (Ĉeĥio)
DEC
Čížkovice
Čížkovice
Situo de Čížkovice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čížkovice [+]
vdr

Historio redakti

Areo de Čížkovice estis setlita jam en 5-a jarcento antaŭ nia erao. Apud la vilaĝo oni trovis latenan sepultejon kun lignaj ujoj kaj bronzaj ĉarniroj el tiu epoko. Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1276.

Trafiko redakti

En la jaro 1882 estis inaŭgurita fervoja trako Lovosice - Libochovice, kiu trairadis la vilaĝon. En la jaro 1898 oni finkonstruis branĉan relvojon al Obrnice apud Most. Tiu ĉi branĉa fervojo funkciis ĝis la jaro 2007.