Častolovice (kastelo)

Koordinatoj:50° 08′ N 16° 11′ O / 50.133 °N, 16.183 °O / 50.133; 16.183 (mapo)

La kastelo Častolovice situas en la samnoma urbeto en Ĉeĥio, en la regiono Hradec Králové, distrikto Rychnov nad Kněžnou, 30 km oriente de Hradec Králové.

Historio redakti

Renesanca kastelo de la nobela familio Šternberk, konstruita surloke de gotika akvofortikaĵo, estis adaptita en la 19-a jarcento en novgotika stilo. En 1900 estis renovigita la renesanca aspekto inkluzive valorajn freskojn en la korto. La nuna posedantino Franziska Diana Phipps Sternbergová, renoma loĝejarkitektino, multe meritas pri ampleksa sentema rekonstruo kaj agrabligo de la tuta arealo.

Vidindaĵoj redakti

  • historiaj internoj kun originaj pentritaj kasedaj plafonoj, valora ekipaĵo, renesanca meblaro, riĉa kolekto de bildoj, armiloj ktp, abunda florornamo, la tuto donanta nekutime intiman kaj hejman etoson
  • en la korto malgranda galerio pri verkoj de nuntempaj artistoj
  • parko, malgranda bestoĝardeno kaj ĉasarbaro kun blankaj damaoj

Praktikaj informoj redakti

La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, trarigardoj okazas kun ĉiĉerono. Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala kastela retpaĝaro