Černý Potok (germane Pleil) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, parto de municipo Kryštofovy Hamry en distrikto Chomutov. Černý Potok situas apud ĉeĥa-germana ŝtatlimo proksimume kvar kilometroj sudokcidente de Kryštofovy Hamry, sed plej proksima najbara setlejo estas saksa urbeto Jöhstadt. Ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas loĝigita de dekkvara jarcento. Ĝiaj loĝantoj okupiĝis precipe per prilaborado de fererco, kiun en la ĉirkaŭaĵo oni minis en vico da minejoj. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 43 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 31 loĝantoj.

Černý Potok
germane Pleil
vilaĝo
Preĝejo de sankta Antonio de Padovo
Oficiala nomo: Černý Potok
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kryštofovy Hamry
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Najbaras kun Jöhstadt Germanio
Domoj 43 (2011)
Situo Černý Potok
 - alteco 720 m s. m.
 - koordinatoj 50° 29′ 20″ N 13° 05′ 01″ O / 50.48889 °N, 13.08361 °O / 50.48889; 13.08361 (mapo)
Katastro 25,88 km² (2 588 ha) Černý Potok
Loĝantaro 31 (2021)
Denseco 1,2 loĝ./km²
Estiĝo 1949
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 91
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Černý Potok
Portalo pri Ĉeĥio

Černý Potok estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 25,88 km².

Nomo redakti

Černý Potok estiĝis per kunigo de domaroj Sorgenthal kaj Pleil. La germana nomo Sorgenthal en traduko signifas valo de zorgoj. En la historiaj fontoj la nomo aperas nur en indikita formo. La nomo de la alia domaro estis derivita el familia nomo Bleile (etformo al Blei). En la historiaj fontoj ĝi aperas en formoj Pleyl (1787) kaj Pleil (1846). La nomo Černý Potok estis enkondukita per proklamilo de ministerio de enlando en la jaro 1950.

Historio redakti

Vilaĝo Černý Potok estiĝis en la jaro 1949 per kunigo de du domaroj Pleil kaj Sorgenthal, kiu troviĝas proksime de la ŝtatlimo kun Germanio. Historio de ambaŭ domaroj estas reciproke ligitaj kaj kelkaj historij fontoj inter ambaŭ domaroj ne diferencigas.

Naturaj rilatoj redakti

Černý Potok, simile kiel vico da aliaj ercmontaraj vilaĝoj en tiu ĉi regiono en distrikto Chomutov (ekz. Kovářská, Měděnec, Horní Halže, Petlery, Údolíčko, Mýtinka, Blahuňov ktp.) estas ankaŭ interesa mineralogia loko. En arbaroj oriente de la vilaĝo, kutime sur malnovaj ŝutmontoj, eblas trovi aperaĵoj de diversaj mineraloj – ekzemple fluorito, barito, kristalo, ametisto kaj agato.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869703
1880772
1890845
1900845
1910961
1921762
JaroLoĝantoj
1930826
1950198
1961176
197097
198044
199129
JaroLoĝantoj
200127
201128
202131

Pluaj fotoj redakti