Česká Kamenice

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenice

Česká Kamenice estas ĉeĥa urbo, kiu situas en la valo de la rivereto Kamenice proksimume 30 km oriente de Děčín. Ĉirkaŭas ĝin arbar-kovritaj montoj de Bohemia mezmontaro, Luzacia Montaro kaj Elba Grejsmontaro (respektive ties parto Ĉeĥa Svislando - Labské pískovce). Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 5 103 loĝantoj sur areo de 38,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 132 loĝantoj/km². Al ĝi apartenas ankaŭ Pekelský Důl, Dolní Kamenice, Filipov, Huníkov, Horní Kamenice, Kamenická Nová Víska, Kerhartice kaj Líska.

Česká Kamenice
germane Böhmisch Kamnitz
urbo
Urbodomo kaj fontano en Placo de Paco en Česká Kamenice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Česká Kamenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Česká Kamenice
Historia regiono Bohemio
Montaro Luzacia montaro, Bohema Svislando, Elba Grejsmontaro, Bohemia mezmontaro
Parto(j) PPR Luzacia montaro
Rivero Kamenice
Situo Česká Kamenice
 - alteco 301 m s. m.
 - koordinatoj 50° 47′ 00″ N 14° 17′ 00″ O / 50.78333 °N, 14.28333 °O / 50.78333; 14.28333 (mapo)
Areo 38,76 km² (3 876 ha)
Loĝantaro 5 103 (2023)
Denseco 131,66 loĝ./km²
Fondo 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 21
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562394
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Česká Kamenice
Retpaĝo: www.ceska-kamenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Prysk, Kytlice, Volfartice, Janská, Chřibská, Kunratice, Velká Bukovina, Veselé, Kamenický Šenov kaj Nový Oldřichov.

Historio redakti

Česká Kamenice ekestis en arbaroriĉa regiono, kie verŝajne jam en la 11-a jarcento vivis soraboj. Ĉirkaŭ la mezo de la 13-a jarcento alvenis germanaj setlantoj. Kie la bohemia-luzacia komerca vojo krucas la rivereton Kamenice ili fondis samnoman vilaĝon. Sub la regado de reĝo Přemysl Otakar la 2-a el la dinastio de la Přemyslidoj (1253-1278) la meza parto de la vilaĝo ricevis urbajn rajtojn. La ekstremaj partoj poste fariĝis la setlejoj Horní kaj Dolní Kamenice (Supra kaj Malsupra Kamenice).

La hodiaŭan aspekton de la urbo karakterizas barokaj konstruaĵoj. La kastelo de Česká Kamenice origine ekestis en la 16-a jarcento en renesanca stilo. En la jaro 1652 okazis baroka plilarĝigo. La urba preĝejo estis konstruita en 1562 laŭ la stilo de malfrua gotiko. En la konstruaĵon estis integrita turo el la jaro 1555, kiu estis alikonstruita en la jaroj 1604 kaj 1605. La okcidenta pordego devenas de la 14-a jarcento. Krome en la urbo troviĝas pilgrima preĝejo, baroke konstruita en la jaroj 1736 - 1739. Sur altaĵo apud la urbo videblas la ruinoj de gotika burgo el la 13-a jarcento, kiun oni forlasis en la 16-a jarcento.

Lokaj partoj redakti

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 243
18809 036
18909 008
19009 308
19109 675
19218 786
JaroLoĝantoj
19309 284
19505 383
19615 560
19705 477
19805 585
19915 646
JaroLoĝantoj
20015 492
20115 525
20145 425
20165 347
20175 293
20185 293
JaroLoĝantoj
20195 247
20205 235
20215 095
20225 028
20235 103

Turismo redakti

Turismaj celoj en la ĉirkaŭaĵo estas interaliaj:

Pluaj fotografioj redakti

Vidu ankaŭ redakti