České Brezovo, hungare Csehberek [ĉeberek] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio. České kaj cseh signifas: ĉeĥa.

České Brezovo
hungare: Csehberek
municipo
Strato tra la municipo
Oficiala nomo: České Brezovo
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Poltár
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Novohrad
Rivero Poltárica
Situo České Brezovo
 - alteco 451 m s. m.
 - koordinatoj 48° 28′ 57″ N 19° 48′ 18″ O / 48.48250 °N, 19.80500 °O / 48.48250; 19.80500 (mapo)
Areo 38,57 km² (3 857 ha)
Loĝantaro 499 (31.12.2015)
Denseco 12,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1435
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 985 03
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj PT
NUTS 511340
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: České Brezovo
Retpaĝo: www.ceskebrezovo.sk
Portalo pri Slovakio

Geografio redakti

České Brezovo situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Poltár-Kokava nad Rimavicou. Lučenec troviĝas je 26 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1435 en formo "Brezow". En 1715 oni komputis tie 16 slovakajn familiojn, post 5 jaroj 12 slovakajn kaj 4 hungarajn familiojn. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1828 loĝis tie 560 vilaĝanoj en 78 domoj. En 1836 vitrofarejo ekfunkciis, kiu disiĝis de České Brezovo en 1998. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Cseh-Brézó, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csehberek 1403 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en České Brezovo 478 homoj, (475 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Cseh-Brézó naskiĝis hungara luterana episkopo Pál Zelenka.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio