Ĝ

litero de Esperanta alfabeto; la litero G kun cirkumflekso

Ĝ, minuskle ĝ, estas la 9-a litero de la Esperanta alfabeto, havanta la prononcon [d͡ʒ] kaj la nomon "ĝo". La litero estas ankaŭ uzata en la aleuta lingvo (Unangam Tunuu), havanta prononcon iom similan al voĉa [ĥ] (voĉa uvula frikativo [ʁ]).

Ĉapelo ˆ
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ĝ ĝ

Ĝ estas invento de Zamenhof, modifo de G per aldono de cirkumflekso.

Analogaj literoj kaj literkombinoj en aliaj lingvoj redakti

Surogataj skribosistemoj redakti

Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĝ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "gh", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "gx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj gˆ kaj g'.

En komputiloj redakti

En Unikodo, Ĝ kaj ĝ havas la kodojn 284 (deksesume U+011C) kaj 285 (deksesume U+011D), respektive.

Signo &#x011C ; &#x011D ;
Unikoda nomo LATIN CAPITAL LETTER G WITH CIRCUMFLEX LATIN SMALL LETTER G WITH CIRCUMFLEX
Enkodigo dekume deksesume dekume deksesume
Unikodo 284 U+011C 285 U+011D
UTF-8 196 156 C4 9C 196 157 C4 9D
HTML Ĝ Ĝ ĝ ĝ
Nomita referenco en HTML Ĝ ĝ
ISO 8859-3 216 D8 248 F8