La Rivero Ĝa (ankaŭ DjaNgoko) estas rivereto en okcidenta-centra Afriko. Ĝi fluas laŭ parto de landlimo inter Kameruno kaj la Respubliko Kongo kaj daŭras proksimume je 720 kilometroj[1].

Ĝa (Rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 523 km
Fluo
Geografio
Landoj Kameruno
Regionoj Orienta Regiono
vdr
Rivero Ĝa
Sangha rivera baseno
Transiro de la rivero Ĝa sur pramŝipo

Sudoriente de la kameruna urbo Abong-Mbang estas la Ĝa Besta Protektejo, kiu fariĝis Monda Heredaĵo de Unesko je 1987. Ĝi situas ĉe la flankoj de la supraj partoj de la rivereto[1]. Ĝi protektas unu el la plej grandaj terpecoj de tropika pluvarbaro en Afriko[1]. La Ĝa fluas proksimume sudorienten, pasante preter Moloundou, kaj post tio boatetoj povas navigi[1]. Ĉe Ouesso, en la Respubliko Kongo, ĝi eniras en la Sanghan Riveron[1].

Ĉiujare ŝtelĉasistoj vojaĝas laŭ la Ĝa por iri al Landa Parko Nki, kie elefanta eburo abundas[2]. Fortaj fluoj malallogas dum duono de la jaro, sed post tiam, laŭ ĵurnalisto Jemini Pandya, estas facile predi al bestoj[2].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Dja River. Encyclopædia Britannica (2008). Alirita 2008-09-04.
  2. 2,0 2,1 "Cameroon's Two New National Parks Shelter Forests, Wildlife", Environment News Service, 2005-10-17. Kontrolita 2008-08-28.