Ĝalna, Pri tiu ĉi sono aŭdu estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.

Ĝalna
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 431203
Demografio
Geografio
Geografia situo 19° 50′ N, 75° 53′ O (mapo)19.83333333333375.883333333333Koordinatoj: 19° 50′ N, 75° 53′ O (mapo) [+]
Alto 489 m [+]
Areo 81,64 km² (8 164 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝalna (Maharaŝtro)
Ĝalna (Maharaŝtro)
DEC
Ĝalna
Ĝalna
Situo de Ĝalna
Ĝalna (Barato)
Ĝalna (Barato)
DEC
Ĝalna
Ĝalna
Situo de Ĝalna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jalna [+]
vdr
Templo en Ĝalna

Geografio redakti

Ĝalna situas sur altebenaĵo en alto 508 metrojn super la marnivelo laŭ flankorivero. Aŭrangabado (Maharaŝtro) troviĝas 60, Ahmednagar 145, Nanded 167, Latur 175, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 336, tutlanda ĉefurbo Delhio 988, Kolkato 1328 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

Ĝalna havis populacion de 285 577 en 2011. La legoscio estis preskaŭ 82% en la sama jaro.

Historio redakti

Distrikto de Ĝalna estis establita en 1981 kaj ekde tiam Ĝalna estas distrikta sidejo.

Ekonomio redakti

En Ĝalna la unua uzino pri kotonoj estis establita en 1863. Pliaj uzinoj ekfunkciis depost konstruado de la fervoja linio en 1900. Ĝalna estas la plej granda produktanto de citronoj kaj oranĝoj en Maharaŝtro, krome gravas la ŝtalproduktado.

Trafiko redakti

Ĝalna havas trairan fervojan linion. La urbego havas plenan vojringon ĉirkaŭ la urbo, al kiu alvenas vojoj el ĉiuj direktoj. haveno kaj internacia flughaveno funkcias tre proksime. Multe da aŭtorikiŝoj funkcias en la urbego.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo estas la marata lingvo.

Religioj redakti

En Ĝalna vivas majoritate hinduoj 63%, krome minoritate islamanoj 25%, budhanoj 8,6%, ĝainistoj 1,7%, kristanoj 1,4%.

Klimato redakti

Ĝalna situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 784 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter januaro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 19-32 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans