Ĝardendomo Frankenberg (Gotha)

La Ĝardendomo Frankenberg (germane:Frankenbergsches Gartenhaus) troviĝas en la urbocentro de Gotha, Lucas-Cranach-Straße nr 9a.

La ĝardendomo de Frankenberg

Priskribo redakti

La ĝardendomo situas - alie ol la nomo supozigas - meze en la urbokerno. Li nomitis por Sylvius Friedrich Ludwig Freiherr von Frankenberg und Ludwigsdorff (1728-1815), kiu estis ministro de tri dukoj en Gotha kaj korespondadis i.a. kun Johann Wolfgang von Goethe kaj Christoph Martin Wieland. En la 1803-a jaro li iniciatis la konstruon de la unua malsanulejo en Gotha ĉe Große-Fahnen-strato.

La duetaĝa baroka ĝardendomo faritis laŭ stilo de kasteleto. Lia kvinaksa ĉefa fasado donas vidon al sudo. Centra de pilieroj portata balkono kun feraj kradoj substrekas la enirzonon. Kontraŭe al la modesta supera etaĝo la teretaĝo estas pompa. La kvar fenestroj kronatas perelipsaj gabloj kun etaj "bovokuloj". Ili alternas kun etaj fenestroj en formo de staranta elipso. Malsupre estas kvar hodiaŭ malplenaj niĉoj kun konka ornamaĵo, simile al la galerioj de la superaj etaĝo ĉe Kastelo Friedenstein. Verŝajne estu ili ligiloj al la iam inter antaŭa domo kaj ĝardena domo situinta parketo.

Agado de Frankenberg redakti

Frankenberg agadis ekde 1765 ĉe la kortego de Gotha kie li unue deĵoris kiel Sekreta konsilisto sub duko Frederiko la 3-a. En 1792 duko Ernesto la 2-a de Saksio-Gotha-Altenburg nomunis lin Ĉefan impostisto. En tiu ĉi funkcio li ege meritis pri la regiono de Gotha kaj Altenburg. La posteulo de Ernesto, duko Frederiko la 4-a pagis la starigon de la post 1815 farita Frankenberg-monumento. Ĝi portas la enskribon: "Dem unvergeßlichen Sylvius gewidmet - Dediĉite al la neforgesebla Sylvius." Ties ĝardena domo servis ĝis 1991 kiel infanĝardeno. Hodiaŭ la restaŭrita kaj private uzata ejo reatrakciis, laste nebalaste ĉar ĝi estas ŝatata etapocelo de diversaj rondgvidadoj por turistoj kun fokuso pri arkitekturo kaj historio.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 109-110