Ĝardeno de la Plantoj (Lillo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ĝardeno de la Plantoj |
La Ĝardeno de la Plantoj de Lillo (france Jardin des plantes) estas botanika ĝardeno situanta en la sudo de la urbo, en kvartalo Moulins. Ĝi estis enskribita kiel Monumento historia en decembro 1997[1].
Ĝardeno de la Plantoj (Lillo) | ||
---|---|---|
Ekvatora forcejo
| ||
botanika ĝardeno | ||
Situo | ||
Geografia situo | 50° 36′ 54″ N, 3° 4′ 6″ O (mapo)50.61493.0682Koordinatoj: 50° 36′ 54″ N, 3° 4′ 6″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio | |
Urbo | Lillo | |
Urboparto | Kvartalo Moulins | |
Geografio | ||
Areo | 11 hektaroj | |
Trajtoj | ||
Kreo | 1948 | |
Tipo | Botanika ĝardeno | |
Specioj | 1 500 specioj | |
Protekto | Monumento historia (1997) | |
Interreta ligilo | Retejo de urbo Lillo | |
Historio redakti
Inaŭgurita en 1948, la Ĝardeno de la Plantoj estis aranĝita de arĥitekto Jean Dubuisson kaj pejzaĝisto Jacques Marquis sur terpeco de ĉ. 11 hektaroj sur la loko de malnovaj fortifikaĵoj en la sud-oriento de la urbo kaj nun situanta en la limo de la teritorio. Oranĝejo estis konstruita en 1952 kaj ekvatora forcejo, elpensita de arĥitekto Jean-Pierre Secq, en 1970.
En 2006, partnereco kun farmacia fakultato de Lillo estis starigita.
Priskribo redakti
Elpensita laŭ miksa stilo, ĝi enhavas rozejon, gravan kolekton de dalioj, botanikajn kvadratojn organizitajn laŭ temoj, oranĝejon kaj ekvatoran forcejon.
Gvidataj vizitoj redakti
Eblas profiti el senpagaj gvidataj vizitoj, kontaktante la oficejon de la Direkcio Parkoj kaj Ĝardenoj.
Referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Retejo de urbo Lillo Arkivigite je 2014-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardin des plantes de Lille en la franca Vikipedio.