Ĝardeno de la Plantoj (Parizo)

La Ĝardeno de la Plantoj (france Jardin des Plantes) estas la plej grava botanika ĝardeno de Francio. Ĝi estas posedaĵo de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. Ĝi troviĝas en la 5-a arondismento de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno, kaj ĝi etendiĝas sur 23,5 hektaroj.

Ĝardeno de la Plantoj
france Jardin des Plantes
botanika ĝardenourba parko [+]

MunicipoParizo

Koordinatoj48° 50′ 38″ N, 2° 21′ 35″ O (mapo)48.8438888888892.3597222222222Koordinatoj: 48° 50′ 38″ N, 2° 21′ 35″ O (mapo)
Areo0,24 km² (23,5 ha) [+]

Fondo1626

Ĝardeno de la Plantoj (Parizo)
Ĝardeno de la Plantoj (Parizo)
DEC
Ĝardeno de la Plantoj
Ĝardeno de la Plantoj
Map
Ĝardeno de la Plantoj

Vikimedia Komunejo:  Jardin des plantes de Paris [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La ĝardeno aŭtune.
La "Granda Galerio de Evoluado" ekstere.
Ginko (Ginkgo biloba) en la Ĝardeno de la Plantoj plantita en la jaro 1811.

Historio redakti

La ĝardeno estis origine plantita en 1626 de Guy de La Brosse, la kuracisto de Ludoviko la 13-a, kiel ĝardeno por kultivadi kuracplantojn. Ĝi unue nomiĝis "Ĝardeno de la Reĝo", kaj akceptis vizitantojn ekde 1640.

Enhavo redakti

 
Jardin des plantes de Paris

Muzeo pri natura historio troviĝas ene de la ĝardeno. Ĝi konsistas el kvar galerioj: la granda galerio de evoluismo, la muzeo pri mineralogio, la muzeo pri paleontologio kaj la muzeo pri entomologio. Georges-Louis Leclerc de Buffon kaj Jean-Baptiste Lamarck multe kontribuis al grandiĝo de la Ĝardeno. Krom la ĝardenoj ekzistas ankaŭ akvario kaj eta zoo, fondita en 1795 de Bernardin de Saint-Pierre kun la bestoj de la reĝa menaĝerio de Versailles.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti