Ĝenerala Popola Komitato

La Ĝenerala Popola Komitato (arabe اللجنة الشعبية العامة, al-lajna aŝ-ŝa'beja al-'amma) kadre de la en 2011 forte pribatalata reĝimo de Muamar Kadafi en Libio estas la sekretariejo de pluraj libiaj registaraj ministerioj. Tial ĝi en eksterlando ofte komparatas esti la "registaro" de Libio, kaj la gvidanto de la Ĝenerala Popola Komitato kutime eksterlande nomatas la ĉefministro de Libio. Funkcianta ekde la jaro 1977, la Komitato servu kiel perilo inter la popolaj amasoj de la ŝtato kaj la registara gvidantaro. Ĝi konsistas el ĝenerala sekretario, kaj 20 sekretarioj el la iom pli ol 600 lokaj "bazaj popolaj kongresoj". La komitataj sekretarioj estas elektitaj fare de la nacia parlamento, kaj ne havas fiksan oficperiodon. La institucio sume pli-malpli kompareblas al la ministra registaro en multaj respublikoj kaj konstituciaj monarkioj, kaj al la estraro de la rivala Nacia Transira Konsilio de Libio.

Ĝenerala Popola Komitato
registaro
Lando Libio
Dum 2-a de marto 1977 - 23-a de aŭgusto 2011
Sekvanto Provizora Registaro de Libio
vdr