Ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo

La ĝenerala inventaro de la monumentoj kaj artaj riĉaĵoj de Francio, nun nomata ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo, kaj simple kromnomata ĝenerala inventaro aŭ eĉ inventaro, estas servo kreita en 1962[1] laŭ iniciato de André Malraux kaj de André Chastel.

Ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo
registro de heredaĵoj • projekto • registara organizaĵo
patrimoine de France
Komenco 4-a de marto 1964 vd
Lando(j) Francio vd
Agareo

kultura heredo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Kondukata de la ĝenerala direkcio de la heredaĵoj en la ministerio pri Kulturo, ĝi estas farata de la regionoj.

Historio redakti

La ĝenerala inventaro de la monumentoj kaj artaj riĉaĵoj de Francio estis lanĉita en 1962 en la kadro de la 4-a plano. Ĝi venis post la ĝenerala inventaro de la artaj riĉaĵoj de Francio de la Ministerio pri publika edukado kaj pri belartoj, de kiu pluraj volumoj estis eldonitaj de Plon komence de la 20-a jc.

Ekde 2004, ĝia efektivigo estis progresive transigita al la regionoj, la Ŝtato daŭriganta la kunordigon kaj la kontrolon.

Antaŭe plenumita de la direkcio pri Arkitekturo kaj Heredaĵo, la kondukado de la Inventaro estis ligita ekde 2010 al la servo de la heredaĵo de la ĝenrala direkcio pri heredaĵoj.

Misio redakti

La origina misio, kiel esprimita en 1964 estis « identigi kaj priskribi ĉiujn konstruaĵojn kun kultura aŭ arta valoro same kiel ĉiujn artajn verkojn kaj objektojn kreitajn aŭ konservatajn en France depost iliaj originoj ».

Ĝi estas nun esprimita tiel : « identigi, esplori kaj konigi la elementojn de la landheredaĵoj, kiuj posedas sciencan, historian aŭ kulturan valoron. »

Inventarita bieno ne estas pro tio monumento historia.

Publikigo redakti

Tiu enketo kondukas al publikigo fare de la Nacia presejo de kolekto da monografioj pri la heredaĵo de kantono aŭ de municipo.

En tridek kvin jaroj, 35 % de la lando estis farita[2].

Komputadaj datumbazoj redakti

La servo de la inventaro ankaŭ kreis datumbazojn Mérimée, Palissy, Archidoc, Mémoire kaj Thésaurus de la désignation des œuvres architecturales et mobilières :

  • Datumbazo Mérimée : 200 000 noticoj pri la franca monumenta heredaĵo el kiuj 35 000 estas ilustritaj. 13 500 asociitaj kompletaj dokumentaj dosieroj[3].
  • Datumbazo Palissy : 280 000 noticoj pri la franca movebla heredaĵo el kiuj 25 000 ilustritaj. 5 000 asociitaj kompletaj dokumentaj dosieroj[3].
  • Datumbazo Mémoire : Grafika kaj fota fondaĵo konservata de la direkcio pri Arkitekturo kaj Heredaĵo. 600 000 noticoj kaj bildoj[3].

Listo de la eldonoj redakti

Tiu listo ne estas kompleta.

Ĝeneralaj libroj redakti

Metodologio redakti
  • Inventaire général, 1984,
  • Système descriptif de l'illustration, Dir. Christophe Dessaux, Paris : Ed. du patrimoine, 1999.
  • L'édition des textes ancien : 16-a - 18-a jc, Dir. de Bernard Barbiche et Monique Chatenet, 1990.
  • Le relevé et la représentation de l'architecture, Jean-Paul Saint-Aubin, 1992.
  • Les armoiries : lecture et identification, Dir. Michel Pastoureau, Michel Popoff. Paris, 1994.
  • Système descriptif de l'architecture, Dir. Monique Chatenet et Hélène Verdier, Paris : Ed. du patrimoine, 1999.
  • Système descriptif des objets mobiliers. Dir. Hélène Verdier, Paris : Ed. du patrimoine, 1999. 366 p.
  • Thesaurus de l'architecture, Dir. Monique Chatenet et Hélène Verdier. Paris, Ed. du patrimoine, 2000.
Terminologio redakti

Eldonoj de publikaj arkivoj redakti

  • Archives du Musée du monument français, 3 volumes, 2001

Monografioj redakti

Monografioj pri objektoj redakti
Monografioj pri la franca kampara arkitekturo redakti
Regionaj monografioj (topografiaj inventaroj) redakti

Reglamenta kaj leĝa situacio redakti

  • Leĝo N°2004-809 da la 13-a de Aŭgusto 2004 rilata al la lokaj liberecoj kaj responsojn, art. 95.

Antaŭaj eldonoj redakti

  • Inventaire général des richesses d'art de la France - Provinces - Monuments civils, plusieurs forts volumes, in-4°, entre 1900-1914.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Leĝo de la 4-a de Aŭgusto 1962
  2. Informo DAPA, Ministerio pri kulturo.
  3. 3,0 3,1 3,2 Datumbazoj. Arkivita el la originalo je 2010-02-09. Alirita 2009-12-06..

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti