Ĝenerala striko de 1960-61

La ĝenerala striko de la vintro 1960-1961 ekigita kontraŭ la programo pri konsum-bridado de la belga registaro de Gastono Ejskenso (Gaston Eyskens) daŭris ses semajnojn kaj paralizis ĉefe Valonion, ĉar la reiro al laboro estis amasa en Flandrio post kelkaj tagoj. Klasika sociala konflikto inter sindikatoj kaj politika povo, kiu asertis, ke ĝi deziras restarigi la publikajn financojn bridante la konsumadon kaj ŝparante la sociajn servojn, la «striko de la jarcento» profunde stampis kaj la valonan movadon kaj la manieron, laŭ kiu Valonio mem taksis sin kaj estis taksita de la cetero de la lando pro la kontrasto inter la daŭrigo de la striko sude kaj ĝia sufiĉe rapida malfortiĝo norde. La striko konsistigis ian valonan ekkonsciiĝon, pro ĉi tiu malsameco kaj ankaŭ pro tio, kion la valonaj sindikatestroj konkludis el ĝi.

Valonaj strikistoj manifestacias en Bruselo en la vintro de 1960

Historia kunteksto redakti

La striko okazis tuj post la balota malvenko de la registaro de Akilo van Akero (Achille van Acker), «laika registaro», kuniganta socialistojn (Belga Socialista partio — BSP) kaj liberalulojn. Ekde la 3a de septembro 1960 Gastono Ejskenso gvidis centre-dekstran koalician registaron, kiu unuigis socialkristanojn (Social-Kristana Partio) kaj liberalulojn (Partio por la libereco kaj progreso). «Liberigitaj de la registara oportunismo, la socialistoj eliris el sia politika dormemo. La valona febro tuj reekis»[1]. Valona kongreso okazis en Lieĝo en 1959. La valonaj socialistoj kunvenis en Namuro en junio 1959. En decembro 1959, okaze de la kongreso de la BSP, la sindikatisto Andreo Genoto (André Genot) (kiu gvidis la valonan popolan movadon - VPM - post Andreo Renardo (André Renard)) estis ovaciita kaj lia parolado «estis freneze aklamita de tiuj, kiuj malaklamis van Akeron, kaj spontane kaj bataleme ekkantis la «Internacion» kontraŭ malentuziasma kaj embarasita estraro.» La BSP devis akcepti la programon pri «strukturaj reformoj» prilaborita de la sindikato FGTB (Ĝenerala Laborfederacio de Belgio) en 1954.

Post la malkoloniigo de Kongo, pro la alta publika ŝuldo, la ejskensa registaro starigis vastan konsumbridadan programon, kiu ricevis la nomon Unika Leĝo. Dum la malfermita nacia komitatkunveno de la FGTB, Andreo Renardo deziris adoptigi la principon pri ĝenerala striko kontraŭ tiu programo de la 6a de decembro 1960. Sed lia mocio estis rifuzita de ĉiuj flandraj regionoj, dum la brusela sindetenis. La valonoj ricevis malplimulton, sed la striko tamen okazis.

Ĉiuj konsentas, ke Andreo Renardo estis ĝia animo. Ĝi impresis, ĉar temis pri ĝenerala striko, kaj ankaŭ pro ĝiaj spontanaj aspektoj, kiuj eĉ vekis la atenton de Kornelio Kastoriadiso (Cornelius Castoriadis) kaj de «Socialisme ou barbarie» kaj naskis sindikatan kaj socialisman doktrinon, la renardismo.

La eventoj redakti

Ĝendarmaro intervenis kaj la registaro eĉ vokis la armeon (pluraj socialistaj gazetoj, kiuj instigis la soldatojn al malobeo estis konfiskitaj). Pluraj homoj mortis pro bombatencoj. La stacidomo «des Guillemins» en Lieĝo estis tute detruita. Kardinalo Van Roey dum male al la klerikaro de Seraing omaĝis al ĝi. Sufiĉe rapide la strikmovado malfortiĝis en la nordo, kie tamen Andreo Renardo estis brile akceptita, interalie en Antverpeno. Ĝi estis fakte mastrumita de kunordigo de valonaj federacioj de la FGTB en Namuro. En Ivoz-Rameto, Andreo Renardo direktis la strikon laŭ valona memregismo, ĉar li opiniis ke nur federaciismo ebligos la ekonomian restarigon de Valonio. Kelkajn tagojn pli poste, valonaj socialistoj kuniĝis en Sankta Servajso (Saint-Servais) por apogi ĉi tiun memregan peton en letero al la reĝo. La trian de januaro, la socialistaj deputitoj deklaris, ke sen modifo de la nacia politiko, «la valona popolo nur povus peti revizion de la politikaj institucioj en la lando por memelekti sian socian kaj ekonomian disvolviĝon»[2]. La 13an, okazis kunveno de la socialistaj elektitoj de Valonio[3] en Sankta-Servajso kiuj deklaris la «rajton je memdispono» por Valonio kaj ili disponigis siajn mandatojn al la Partio. La elektitaj vortoj montras la gravecon de la ago, kiu unuafoje okazis, ĉar ĝis tiam neniam la valonaj socialistaj deputitoj kuniĝis sen siaj flandraj samuloj por publika deklaro[4]. Eĉ se ĝi malsukcese konkludiĝis (la konsum-bridado estis voĉdonita en la Parlamento), ĉi tiu perforta movado ĉerpos novan energion el la federaciisma postulo far la plimulto de la valona laborista movado, kiu vidis en tio manieron restarigi regionan ekonomion. La registaro demisiis post la elĉerpiĝo de la striko, sed la socialisma partio plifortiĝis dum la batalo.

Konsekvencoj de la striko redakti

Ĉi tiu striko kondukos al la peto pri valona aŭtonomio kaj pri strukturaj reformoj celantaj pli bone regi la valonan disvolvon kaj tiel efike fronti la ekonomiajn malfacilaĵojn de Valonio. La kreo, en januaro 1961, de la Valona Popolmovado, kiu organizos la valonan petskribadon, estas unu el la konsekvencoj de la striko, same kiel tiu samtempe ideologia kaj sociologia fenomeno, kiu nomiĝis Renardismo (laŭ la nomo de Andreo Renardo, ĉefa valona sindikata gvidanto), kiu kunigis socialajn postulojn kaj valonan aŭtonomismon. Eĉ se la Valona Popolmovado ĝisfine rifuzis konsistigi politikan partion, la sukceso, kiun ĝi atingis organizante la peticiadon de 1963 (650 000 subskriboj favore al la federalismo), la rompo inter multaj socialistaj sindikatistoj kaj la socialista partio (ĉe la povo kaj kontraŭanta ĉian federalan ŝtatreformon), la pliakrigo de iuj komunumismaj demandoj kiel la Furonoj (les Fourons) aŭ la forpelo de la valonaj studentoj en Luveno, la balotaj sukcesoj de la popola unuiĝo (Volksunie) en Flandrio, la pliakrigo de la ekonomiaj problemoj en Valonio fine havis balotajn kaj politikajn konsekvencojn.

De 1968 la Valona Unuiĝo kun la franclingvula demokrata fronto kaj la popola unuiĝo konsiderinde plifortigis la defendantojn de federalismo en la belga parlamento. La ŝtata reformo - tamen timema - voĉdonita en la parlamento dum la leĝoperiodo 1968-1971, ekigis serion da reformoj de la belga ŝtato (en 1980, 1988, 1993, 1999), kiuj ankoraŭ ne finiĝis kaj iom post iom transdonis la duonon de la malnovaj naciaj taskoj al federalaj instancoj. Eĉ se la ligo inter la maldekstro kaj la valona movado, tre klara en la 60-aj jaroj, malfortiĝis nun la valona FGTB restas konsiderinda sindikata potenco kaj fidele sekvas la renardismajn idealojn, eĉ se ĝi kiel ĉiuj laboristaj movadoj eltenis la sociologiajn ŝanĝojn, kiuj ankaŭ koncernas la laboristan klason kaj la labormondon entute.

Referencoj redakti

  1. Ladrière, Meynaud, Perin La Décision politique en Belgique, CRISP, Bruxelles, 1965, p. 101.
  2. Vidu la sekcion kiu titoliĝas «Le choc de la grande grève».
  3. Deputitoj, senatanoj, urbestroj, konstantaj deputitoj.
  4. Pierre Tilly, André Renard, Le Cri, Bruxelles, 2005, p. 618.