Ĝenroj de animeo kaj mangao

Listartikolo en Vikipedio

Kiel alia literaturo aŭ filmo, mangaoj kaj animeoj povas esti atribuataj al unu aŭ alia ĝenro laŭ stilo, formo, enhavo ktp — aparte laŭ mondo aŭ tempo de agado, laŭ specialaj teknologioj aŭ kapabloj de roluloj, laŭ interrilatoj de roluloj aŭ malkaŝeco de amaj scenoj.

Laŭ celanta legantaro/spektantaro redakti

Mangao, animeo kaj mangailustritaj romanoj povas esti dividitaj laŭ sekso kaj aĝo de legantoj/spektantoj. Magazenoj, kie oni publikigas mangaon aŭ mangailustritajn romanojn specialiĝas pri legantaro de certa aĝo kaj sekso. Oni distingas 5 ĉefaj ĝenroj de tiu tipo:

  • Kodomo estas mangao kaj animeo por infanoj (ĝis aĝo de ĉirkaŭ 12 jaroj). Tiu ĝenro havas sekvajn karakterizajn trajtojn. Ĝi estas "infana" (ekzemple roluloj havas infanan pensmanieron). La idea enhavo malestas aŭ estas tre simpligita. Ofte la rakonto estas moraleca, plena de edifoj por infanoj. Tie forestas prezento de krueleco kaj brutaleco. Ĝi ankaŭ distingiĝas per karaktera desegnado. Kodomo-amineo tre ofte estas proksima al eŭrop-amerika animacio laŭ siaj desegnado kaj strukturo. Nesperta spektanto malprobable povas distingi japanan porinfanan animacion de animacio el iu alia lando. Tamen oni konvencie konsideras ĝin, kiel speco de animeo, se ĝi estas kreita en Japanio. Kiel tipa kodomo oni povas nomi la animeon "La abelo Maja".
  • Ŝonen estas mangao kaj animeo por viraj adoleskuloj (ekde 12 ĝis 18 jaroj aŭ pli). La ĝenro estas karakterizata per rapida disvolviĝo kaj dinamikeco de la rakonto. Estas multe de humuraj scenoj. Oftas temoj pri forta vira amikeco kaj pri konkurado de ajna speco: en vivo, en sporto, en batalarto ktp. Junulinoj estas kutime desegnataj troe belaj kaj sekse allogaj, kio aparte servas por pli bona montro de vireco de ĉefaj roluloj.
  • Ŝoĝo estas mangao kaj animeo por inaj adoleskuloj (ekde 12 ĝis 18 jaroj aŭ pli). En la rakonto oftas amaj interrilatoj de varia grado de intimeco depende de aĝo de celanta legantaro/spektantaro. Unu el la karakteraj trajtoj estas troa nerealeco de desegnado: grotesk-humura aŭ fajnec-romantika. La junaj viraj roluloj ofte havas ĉarman aspekton. Konsiderinda parto de ŝoĝo rakontas pri junulinoj, posedantaj magiajn kapablojn, tiuj verkoj konsistigas la apartan subĝenron "maho-ŝoĝo".
  • Sejnen estas mangao kaj animeo por pli aĝaj viroj (ekde 18 jaroj). Karakteraj trajtoj de tiu ĝenro estas elementoj de psiĥologio, satiro kaj erotiko. Estas pli de atento por evoluo de roluloj. Iufoje oni konfuzas sejnen kun ŝoĝo, sed sejnen estas pli realeca kaj pli sinistra. La rakonto ne baziĝas sur romantika historio, tamen ama historio povas ĉeesti.
  • Ĝosej estas mangao kaj animeo por virinoj (ekde 18 jaroj). La rakonto kutime priskribas ĉiutagan vivon de virino, loĝanta en Japanio. Dekomence estas aparte rakontata pri okazoj el lerneja vivo de la ĉefa heroino, kutime ĝuste tiam ŝi konatiĝas kun ceteraj roluloj kaj okazas ennodiĝo de la rakonto. La stilo de desegno, uzanta en ĝosej estas pli realeca, ol tiu de ŝoĝo, sed ĝi ankoraŭ heredas multe el karakteraj trajtoj de ŝoĝo. Distinge de ŝoĝo, la amaj interrilatoj estas pli prilaborataj.

Specifaj ĝenroj redakti

Ekzistas kelkaj ĝenroj specifaj por mangao, animeo kaj mangailustritaj romanoj. Krom ili ankaŭ neanimaciaj filmoj aŭ serioj (doramaoj), baziĝantaj sur ili, povas esti atribuataj al tiuj specifaj ĝenroj.

  • Meĥao estas ĝenro, kie roluloj uzas grandajn homsimilajn pilotatajn maŝinojn por batali. Povas esti rigardata, kiel subĝenro de sciencfikcio.
  • Maho-ŝoĝo estas ĝenro pri aventuroj de adoleskulinoj posedantaj magiajn kapaplojn kaj hero-maniere uzantaj ilin, batalante por beno de homoj.
  • Sekco de vivo estas ĝenro pri kutima ĉiutaga vivo de homoj. Ofte ideo de tiu ĝenro rilatas al groteska kombinado de ĉiutaga rutino kun ion sciencfikcian, fantastan, supernaturan ktp.
  • Haremo estas ĝenro laŭ interrilatoj de roluloj: unu ĉefrolulo estas ĉirkaŭata de kelkaj roluloj de malsama sekso, kiuj havas iajn romantikajn sentojn al la ĉefrolulo.
  • Eĉio estas ĝenro, kiu aludas al seksaj rilatoj sen montri ilin malkaŝe. Eĉio taŭgas por preskaŭ ĉiuj ceteraj ĝenroj (krom hentajo), ĉar ĝi servas kiel fono por ĉefaj agoj.
  • Hentajo estas japana animacia pornografio.
  • Jaojo dediĉita al seksaj interrilatoj inter viroj. Jaojo, kie interrilatoj estas prezentitaj pornografie, estas speco de hentajo.
  • Jurio dediĉita al seksaj interrilatoj inter virinoj. Jurio, kie interrilatoj estas prezentitaj pornografie, estas speco de hentajo.
  • Ŝonen-aj priskribas amo de junulo al junulo. Diferencas de jaojo per malesto de malkaŝaj scenoj.
  • Ŝoĝo-aj priskribas amo de junulino al junulino. Diferencas de jurio per malesto de malkaŝaj scenoj.

Ceteraj ĝenroj redakti

  • Fantasto estas verko, kies agado okazas en alia mondo, kie regas glavo kaj magio. Krom homoj tie ofte loĝas aliaj raciaj estaĵoj — elfoj, gnomoj, drakoj, hom-katoj, demonoj ktp.
  • Sciencfikcio estas ĝenro, kie oni uzas neekzistantajn teknologiojn (almenaŭ neekzistantajn dum kreado de la verko). Povas temi pri la homaro en estonteco, nekredebla invento, kontakto kun venintoj el alia planedo aŭ el paralela mondo, vojaĝo tra kosmo, tra tempo.
    • Kosma opero estas subĝenro de sciencfikcio koncentrita sur bataloj en la kosmo. Kutime oni batalas, uzante kosmajn ŝipojn.
    • Apokalipsa fikcio estas subĝenro de sciencfikcio, priskribanta venado de fino de la mondo.
    • Postapokalipsa fikcio estas subĝenro de sciencfikcio, kie la ĉefa agado okazas post globa katastrofo (fino de la mondo).
    • Ciberpunko estas subĝenro de sciencfikcio, kie oni priskribas mondon de estonteco, kie vivo estas difinata de komputilaj teknologioj. La estonteco kutime estas prezentata mallume kaj malutopie.
    • Vaporpunko estas subĝenro de sciencfikcio kaj fantasto, priskribanta civilizacion, kiu ideale evoluigis la vaporajn teknologiojn. Ĝi havas multan komunan kun la ciberpunko, sed, kiam la ciberpanko baziĝas sur futurisma estetiko, la vaporpunko baziĝas sur estetiko de "retro".
  • Supernaturo estas ĝenro pri supernaturaj fortoj kaj postmorta mondo.
  • Mistiko estas ĝenro, kiu priskribas renkonton kun mistikaj fenomenoj.
  • Detektivo estas ĝenro, kie oni esploras enigman okazon (kutime krimon) aŭ serio de tiaj okazoj, celante ekscii la cirkonstancojn, kaŭzojn, kulpantojn ktp.
  • Agfilmo estas ĝenro, abundanta de perfortaj kaj dinamikaj scenoj, kiaj estas interbatalo, interpafado, persekutado kaj simile.
  • Dramo estas ĝenro, priskribata personan vivon de homo kaj lian/ŝian konflikton kun la socio.
  • Komedio estas ĝenro, karakterizata de ĉeesto de humuraj kaj satiraj scenoj.
  • Aventuro estas ĝenro, kie ĉefroluloj travivas aventurojn — serion de hazardaj aŭ neantaŭvideblaj okazoj, kiuj ne okazas en ĉiutaga vivo.
  • Romantikismo estas ĝenro pri amaj sentoj kaj amaj interrilatoj.
  • Sociala verko estas ĝenro, kiu montras aktualajn sciojn problemojn: hipokritecon de politikistoj, koruptecon de oficistoj, malhumanecon de aferistoj, nepagitajn salajrojn, senlaborecon ktp.