Ĝerbao (arabe جربة, france Île de Djerba, latine Meninx) estas insulo de Tunizio en la Minora Sirto. La insulo estas 27 km longa kaj 26 km larĝa. Ĝi havas areon da 516 km². La grundo de la ebena kaj semiarida insulo konsistas el agrara lando. La administra centro estas la bazara urbo Houmt Souk (64.919). La loĝantaro estas 93.000 kaj konsistas el islamanoj kaj judoj. Loĝantoj de Ĝerbao sukcesis dum la daŭro de la insula historio subteni pacan kunvivadon de ĝiaj islama, kristana kaj juda komunumoj. Ĝerbao posedas multajn moskeojn kaj faman sinagogon.

Ĝerbao
insulo [+]

Koordinatoj33° 47′ N, 10° 53′ O (mapo)33.783710.8833Koordinatoj: 33° 47′ N, 10° 53′ O (mapo)
Ĉefa lokoHoumt Souk
Plej alta punkto 
- alteco53 m

Longo31 km (19 mi)
Larĝo31 km (19 mi)
Areo514 km² (51 400 ha) [+]
Loĝantaro175 820 [+] (21-a de septembro 2018)
HorzonoUTC+01:00 [+]

Ĝerbao (Tunizio)
Ĝerbao (Tunizio)
DEC
Ĝerbao
Ĝerbao
Map
Ĝerbao
Vikimedia Komunejo:  Djerba [+]
vdr
Karaktera daktilpalmaro
La rura insula pejzaĝo

Oni parolas la berberan kaj la araban lingvojn en la loka idiomo kiel denaska lingvo. La franca estas krome oficiala kaj tre vaste konata lingvo. La insulo estas atingebla el la afrika kontinento per la Romia ŝoseo trans la Mediteraneo apud El Kantara. En la nord-okcidenta parto troviĝas flughaveno.

Ĉefaj produktoj estas olivoj, daktiloj kaj figoj. La fiŝkaptado estas cetera grava branĉo. La insulanoj, ĉefe berberoj, kutimas ankoraŭ tradiciajn metiojn, kiel la potfarado, juvelfarado kaj olivoleo-ekstraktado. La bana turismo fariĝis grava enspezfonto.

La Batalo de Ĝerbao okazis en Majo 1560 proksime al la insulo Ĝerbao inter otomanoj estritaj de Pjale Paŝao kaj kristana ŝiparmeo. La rezulto estis favora al la otomanoj; la eŭropanoj perdis ĉirkaŭ la duonon de siaj ŝipoj kaj ĉirkaŭ 8 000 homojn.[1]

Juda komunumo redakti

Antaŭ la establo de Israelo en 1948, Tunizio estis hejmo por pli ol 100 000 judoj, sed post la araba-israela milito en 1967 multaj foriris. Tamen la lando estas hejmo por unu el la plej grandaj judaj komunumoj en Mezoriento kaj Nordafriko, kun 2 000 judoj, el kiuj 1 200 loĝas en Ĝerbao[2].

Funkcias jeŝivo, kiu proponas sekularan kaj religian edukadojn por infanoj je la aĝo 5 ĝis 14 jaroj. Ĉiujara de la 14-a ĝis la 22-a de majo okazas pilgrimado Ghriba, dum kiu oni vizitasla sinagogon, disdonas almozojs, partoprenas bonfaradon, preĝadon kaj aliajn lokajn tradiciojn. Ankaŭ ne-judaj tunizianoj ofte partoprenas en iuj el la sinagogaj tradicioj. Multaj lokaj virinoj kaj vizitantoj prenas ovojn markitajn per la nomoj de junulinoj el iliaj familioj kaj lasas ilin en speciala loko ĉe la sinagogo. Kiam la pilgrimado finiĝas, la ovoj estas redonataj al la junulinoj, kiuj manĝas ilin kun la espero plibonigi siajn edziniĝajn perspektivojn[2].

En 1985 soldato, kiu devis subteni la ordon, ekpafis en la sinagogo, mortiginte kvin homojn. En 2002, 25-jara franco-tuniziano ligita al Al-Kaida mortigis 21 homojn[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. History of the Middle East Database de Ted Thornton, alirita la 7an de Novembro 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Raseef22 (2022-09-13) Kiel tiu ĉi tunizia insulo kunigis islamanojn kaj judojn (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-30.