Ĝerminalo (france Germinal) estas la nomo de la sepa monato de la franca respublika kalendaro, la unua de la printempa sezono, kiu daŭras ekde la 20-a21-a de marto ĝis la 19-a20-a de aprilo, laŭ la jaro. Ĝi koincidas proksimume kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Ŝafo. La nomo venas de la latina germen kaj signifas semo.

Alegorio, nekonata aŭtoro