Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Ŝablono:Dekduimamismo Ĝihado venas el arablingva vorto (جهاد ĝihâd) ligata al Islamo. Ĝihado, en sia ordinara signifo estas "strebo por la kaŭzo de Alaho. Ĝihado estas lukto, kaj milita kaj spirita. En ĉi tiu la lasta senco, la lukto estas kontraŭ peko en onia vivo kaj la strebo vivi moralan vivon. Homo kiu partoprenas en ĝihado estas nomata muĝahido.

La vorto ofte estas uzata en gazetaro kun la klarigo "sankta milito" aŭ simile.

Deveno redakti

En la Korano (2:190-194), Mahometo diris al siaj disĉiploj:

"Kaj batalu en la vojo de Dio kontraŭ tiuj kiuj batalas vin, kaj ne transiru limojn [en la batalado]. Dio de amas ofendantojn. Mortigu ilin kie vi trovas ilin kaj forpelu ilin de kie ili forpelis vin, kaj [memoru ke] persekutado estas pli malbona ol buĉado. Sed ne inicu militon kontraŭ ili ĉirkaŭ la Sankta Kaba, krom se ili atakas vin tie. Sed se ili atakus vin, metu ilin al la glavo [senhezite]. Tian rekompencon ricevos la nekredantoj. Tamen, se ili rezignas [pri nekredo], Alaho pardonas kaj kompatas. Daŭre batalu kontraŭ ili, ĝis persekuto ne plu daŭras kaj [en Arabujo] la kredo de Alaho plej superas. Sed, se ili ŝanĝas siajn kutimojn, tiuokaze sciu ke ofensivo estas permesata nur kontraŭ malbonfarantoj. Sankta monato por sankta monato; [simile] aliaj sankataĵoj meritas rebaton. Tial do, se iu ajn pekas kontraŭ vi, vi repagu egalajn monerojn. Timu Alahon, kaj [memoru ke] Alaho restas kun tiuj kiuj restas en la limoj [starigitaj de religio]."

La rekompenco por la lukto estas diskutata en Korano, (3:169-171)

"Konsideru tiujn mortigitajn en la vojo de Alaho ne kiel mortintojn. Ne, ili vivas kun ilia Sinjoro, kaj oni provizados al ili. Ili ĝojos en tio kion Alaho donas al ili el Lia abundo kaj ĝojos pro tiuj kiuj ankoraŭ ne kuniĝis kun ili, sed postrestis [ankoraŭ ne martiriĝintaj], ke al ili venos nenia timo, nek malĝojo. Ili ĝojas en graco kaj abundo de Alaho, ke Alaho ne malŝparos la rekompencon de la kredantoj.

Modernaj interpretoj redakti

Nova termino "ĝihadisto" estas uzata por indiki homojn kiuj ĝihade komplotas kontraŭ nekredantoj, kiuj subtenas la starigon de nova ĥalifo, kaj la disvastigo de islamo kaj islamaj politikoj, ordinare per terorismaj rimedoj.

Islamo ja rekonas du bazajn ĝihadojn: la "pli granda" kaj la "malpli granda" ĝihadoj, respektive, la interna lukto kaj la milita. Notinda apologiisto por Islamo Karen Armstrong skribis en sia verko anglalingva Muhammed: "Batalado kaj milito foje necesas, sed tio estis nur parto la la tuta ĝihado aŭ lukto."

Kritikantoj kontraŭ ĝihado redakti

Vidu ankaŭ redakti