Turismo > Gvidlibro pri Pekino > Ĝingŝan-parko

Ĝingŝan-parko
urba parko [+]

LandoĈinio

SituoPekino
- koordinatoj39° 55′ 25″ N, 116° 23′ 26″ O (mapo)39.923611111111116.39055555556Koordinatoj: 39° 55′ 25″ N, 116° 23′ 26″ O (mapo)
Areo0,23 km² (23 ha) [+]

Ĝingŝan-parko (Pekino)
Ĝingŝan-parko (Pekino)
DEC
Ĝingŝan-parko
Ĝingŝan-parko
Map
Ĝingŝan-parko
Vikimedia Komunejo:  Jingshan Park [+]
vdr

Vizitinte la Imperiestran Palacon oni eliras el la norda pordo Sen'u de la palaco kaj eniras en Ĝingŝan-parkon, kiu kun areo de 16 hektaroj estas ĉirkaŭita de ruĝa muro. En ĝi la arta monteto nomata Ĝingŝan havas sur siaj kvin pintoj kovritaj de cipresoj, pinoj, herboj kaj floroj kvin kioskojn forme diferencajn unu de alia.

Ĝingŝan-parko

La formiĝo de Ĝingŝan-parko strikte ligiĝis kun la feŭda regado de Jŭan-, Ming- kaj Ĉing-dinastioj.

En la 13-a jarcento p. K. la unua imperiestro de Jŭan-dinastio kublaj-Ĥano fondis sian ĉefurbon Dadu en Pekino kaj konstruigis Ĝingŝan en kortegan distrejon. Tiam en la distrejo troviĝis malgranda teramaso kun verdaj herboj, tial oni nomis ĝin Verda Monteto.

En la 15-a jarcento la imperiestro Jongle de Ming-dinastio rekonstruigis Pekinon. Laŭ lia ordono oni fosis riveron Ĉirkaŭ la Malpermesita Urbo (t.e. la Imperiestra Palaco) kaj forportis la fositan teron sur la proksiman Verdan Monteton. Tiel formiĝis monto kun kvin altaj pintoj, kiun siatempe oni nomis Monto de Longa Vivo.

En Ming-dinastio sur la monto estis multaj arboj kaj aro da gruoj kaj cervoj. Ĉirkaŭ ĝi prosperis diversaj fruktarboj. Pro tio oni nomis ĝin fruktoĝardeno. Ĉe la nord-orienta parto de la parko troviĝas halo, kiu antaŭe servis kiel loko por sagpafado.

En la 14-a jarode la regado de la imperiestro Ĉjanlong de Ĉing-dinastio (1748) oni konstruis halon ĉe la norda flanko de la monteto, por kulti la portreton de la imperiestro Kangŝji (la avo de Ĉjanlong). Poste la halo servis kiel loko por kulti la portretojn de la forpasintaj prauloj de la imperiestra familio.

En la 15-a jaro de la regado de la imperiestro Ĉjanlong oni konstruis kvin kioskojn sur la monteto, el kiuj la kiosko Ŭanĉun sur la meza pinto estas la plej granda. Ĝi havas 3-oblajn tegmentrandojn el flaveglazuritaj tegoloj. Ĝi estas la centro de la interna urbo de Pekino kaj la plej alta loko de la malnova Pekino. Starante tie, oni havas panoraman vidon de la tuta urbo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.