Ĝingerhuo (ĉine: 二胡; pinjine: jīng èrhú) estas ĉina dukorda arĉa muzikilo, kiu apartenas al huĉina familio. Ĝi estas varianto de erhuo, kiun oni uzas en en Pekino por fama Pekina opero. Ĝian nomon oni povas iom libere traduki kiel ĉefurba dua huĉjino. Tiu nomo aperas pro ke en la opero ili estas due plej altaj post ĝinghuoj kaj do ludas nur subtenan rolon.

Ĝingerhuo estas farita el ligno (malsimile al ĝinghuo, kiun oni faras el bambuo). Kiel en plimulto de huĉjinoj, la haroj de arĉo pasas inter du kordoj. La kordoj tradicie estis faritaj el bendoj de silko, sed ĝis 1960-aj jaroj oni plej ofte uzas metalajn kordojn, aparte por grandaj performoj kiam bezonatas laŭta sono.

Ĝingerhuo iĝis populara en la 1920-aj, kiam ĝin uzis Vang Ŝaŭĉjing (), muzikisto de bando Mei Lanfang.


Eksteraj ligiloj redakti