La Ĝirondo estas navigaciebla estuaro, sed ofte nomita rivero, en sudokcidenta Francio kaj formiĝas per la renkontiĝo de la riveroj Dordogne kaj Garono (Garonne), ĵus sub la centro de Bordozo (Bordeaux).

Trenŝipo helpanta portŝipo sur la estuaro de la Ĝirondo por proksimiĝi al parto de la doko de Bordozo.

La Ĝirondo estas proksimume 65 kilometrojn (38 mejlojn) longa kaj 3-11 kilometrojn (2-7 mejlojn) vasta. La franca departemento Ĝirondio nomiĝas laŭ ĝi. La Ĝirondo estas la subjekto de tre fortaj tajdaj kurentoj kaj oni devas tre zorge navigacii la riveron, kiel ajn granda aŭ kia ajn estas la boato.

Historio redakti

Dum la epoko de la Franca Revolucio la Ĝirondanoj aŭ Ĝirondistoj estis membroj de la Ĝirondo, nome politika grupo funkcianta el 1791 al 1795. Ties nomo estis dekomence neformale aplikata ĉar la plej elstaraj partoprenantoj de tiu vidpunkto estis deputitoj en la Leĝofara Asembleo el la departemento de Ĝirondo.

Dum la Dua Mondmilito, la Ĝirondo estis la loko por Operacio Frankton, operacio de britaj soldatoj dum la Dua Mondmilito kun la tasko kaj objektivo de detrui ŝipojn en la dokoj de Bordeaux.

Insuloj en la Ĝirondo redakti

En la estuaro inter la Pointe de Grave kaj ĉe la marpunkto kaj le bec d'Ambes, estas aro de insuletoj.

La Île de Patiras grandas je 200 ha, kun lumturo por helpi navigacion en la estuaro. Vitoj kaj maizo estas kreskigitaj tie.

La Île Sans-Pain kaj Île Bouchaud estus nun preskaŭ unuigitaj pro la eventuala redisvastiĝo de ŝlimo, kaj nun nomiĝas la Île Nouvelle (la Insulo Nova). Ili entute kovras proksimume 265 hektarojn, kaj estas posedataj per la Conservatoire du Littoral kaj manaĝitaj per la Departamento de la Ĝirondo.

La Île Paté kovras proksimume 13 hektarojn kaj en 2006 estis private ekposedita. La insulo havas historian fortikaĵon konstruita inter 1685 kaj 1693 kiel parto de la nacia fortikaĵa programo, planita per Vauban. La konstruaĵo estas ovalforma, preskaŭ 12 metroj alte kaj estis origina ekipita per preskaŭ 30 kanonoj. Fortikaĵo Paté, kune kun Fortikaĵo Médoc, kaj la Citadelle de Blaye defendis la estuaron kaj Bordozon. Dum la Franca Revolucio la fortikaĵo estis uzata kiel malliberejo por sacerdotoj.

En 2006, la Conseil Général decidis estigi la insulon ZPENS (zone de pre-emption espace naturel sensible). La stato de ZPENS protektas la insulon kontraŭ la konstruado. Se posedanto deziras vendi la insulon, la Departemento havas antaŭrajtas. Post du monatoj, la Conservatoire National du Littoral havas la venontan rajton, kaj post aliaj du monatoj, la urbeto de Blaye havas la finan antaŭrajton por akiri la insulon.

La Île Verte, Île du Nord kaj Île Cazeau ampleksas proksimume 800 hektarojn kaj pro ilia natura stato, provizas bonan haltejon por migrantaj birdoj.

La Île Margaŭ grandas je 25 hektaroj, kaj en 2005 dediĉis 14 el ili al vitoj kaj estas parto de la mondfama vinregiono de Médoc.

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 17-a de februaro, 2007.