Gajn

litero de la araba alfabeto
(Alidirektita el Ġayn)
ġayn
Izolite Fine Interne Komence
ـﻎ ـﻐ

La ġayn (arabe ﻏﻴﻦ, ġayn) estas la deknaŭa litero de la araba alfabeto. En la klasika araba reprezentas la fonemon, /ɣ/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon frikativan, postvelaran kaj voĉan.

En la abjad-numeraloj havas la valoron de 1000, kvankam en Magrebo kutimas havi la valoron de 900.[2]

Historio redakti

Ĝi estas unu de la ses literoj de la araba alfabeto kiuj aldoniĝis al la 22 hereditaj de la fenica alfabeto (la aliaj estas ṯāʾ, dāl, ḍād, ẓāʾ kaj ḏāl) kaj ĝi estas, esence, varianto de la ʿayn.

Referencoj redakti

  1. Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–2. ISBN 84-7472-017-6.
  2. Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.