Ĥampsosaŭro (Champsosaurus) estas formortinta genro de diapsida reptilio apartenanta al la ĥoristodera ordo. Ĝi estis ĉ. 1,5 metrojn longa plenkreske.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĥampsosaŭro
Troveblo de fosilioj: malfrua kretaceo ĝis eoceno
supozata aspekto de ĥampsosaŭro
supozata aspekto de ĥampsosaŭro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Ĥoristoderoj Choristodera
Familio: Ĥampsosaŭredoj Champsosauridae
Genro: Ĥampsosaŭro Champsosaurus
Konserva statuso
Specioj
  • C. profundus
  • C. albertensis
  • C. annectens
  • C. australis
  • C. brevicollis
  • C. gigas
  • C. laramiensis
  • C. lindoei
  • C. natator
  • C. tenuis
  • C. vaccinsulensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĥampsosaŭro similis krokodilon kaj, same kiel ĉi tiuj, ĉasis en riveroj kaj marĉoj, kaptante fiŝojn per siaj longaj, dentoplenaj makzeloj. Ĝi verŝajne naĝis movante la korpon de unu flanko al la alia, tenante la krurojn ĉe sia korpo por plibonigi sian flulinion, same kiel krokodiloj kaj la mar-igvano. Malantaŭ la okuloj Ĥampsosaŭro havis kranion tre larĝa ĉar tie alligiĝis la potencaj makzelomuskoloj.