La ĥasi-pino (Pinus kesiya) estas unu el la plej disvastiĝintaj pinoj en Azio. Ĝia arealo etendas sude kaj oriente de Ĥasi-Montetoj en la nordorienta barata subŝtato de Meghalajo de kie ĝi ricevis sian nomon, al pli norda Tajujo, Birmo, Laoso, plej suda Ĉinujo, Vjetnamujo kaj Filipinoj. La ĥasi-pina populacio estas speciale abunda en Barato kaj Birmo kaj tre malabunda aliloke en sia natura arealo. Ĝi estas grava plantejospecio aliloke en la mondo, ekzemple en suda Afriko kaj Sudameriko[2][3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĥasi-pino
Ilustraĵo el 19-a jarcenta libro Flora de Filipinas [1]
Ilustraĵo el 19-a jarcenta libro Flora de Filipinas [1]
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus kesiya
Royle ex Gordon
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La filipina populacio [4] foje estas konata kiel Pinus insularis; tamen, la nuntempa opinio estas de konsideri ĝin la saman specion kiel P. kesya. La urbego de Baguio estas moknomita "La Urbego de Pinoj", ĉar ĝi estas konata por siaj grandaj arbareroj de tiu arbo.

Priskribo redakti

 
Arbaro de ĥasi-pino, Ugo-Monto, Luzono.
 
Ŝelo de ĥasi-pino.
 

Tiu orientalisa specio atingas altecon de 30-35 metroj kaj prezentas rektan, cilindran trunkon. La arboŝelo estas dika, mallume bruna, kun profundaj laŭlongaj fendetoj. La branĉoj estas fortikaj, ruĝe brunaj ekde la dua jaro, la branĉetoj estaj horizontalaj al pendantaj. La folioj estas pinglecaj, mallume verdaj, kutime faske triopaj; ili longas 15–20 cm; la faskingo longas 1–2 cm kaj persistas. La strobiloj longas 5–9 cm, estas ovformaj, kaj ofte kurbaj malsupren, foje iomete torditaj. La skvamoj de dujaraj konusoj estas densaj, kun iomete konveksa, foje akute dorna umbo (elstaraĵo). La skvamoj havas transversajn kaj laŭlongajn krestojn tra la mezo de la skvamosurfaco. La semoj estas flugilhavaj kiuj longas 6–7 mm kun flugilo de 1,5-2,5 cm. La polenado okazas dum meza printempo, kaj strobiloj maturiĝas 18-20 monatojn poste.

La ĥasi-pino kutime kreskas en unuspeciaj arbareroj aŭ mikse kun foliarboj, sed ne konstituas malfermajn pinarbarojn.

Uzado redakti

La mola kaj malpeza ĥasi-pina ligno povas esti uzata por larĝa gamo de aplikadoj, inkluzive de kestoj, fibroligno, kaj provizoraj elektraj fostoj. Ĝi estas intense uzita por konstruligno, kiu estas alportita kaj el naturaj arbaroj kaj el plantejoj [2][3]. La bonkvalita rezino ne estas abunda kaj ne estis multe uzita krom dum la hispana kolonia epoko en Filipinoj por la produktado de terebintino.

Lokaj nomoj redakti

Loke, ĥasi-pino estas nomata :

Referencoj redakti

  1. hispane Flora de Filipinas Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 angle Luu, Nguyen Duc To; Philip Ian Thomas. (2004) Conifers of Vietnam, p. 42–43. ISBN 1-872291-64-3. Arkivigite je 2007-05-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-19. Alirita 2012-11-14.
  3. 3,0 3,1 angle Pinus kesiya. AgroForestryTree Database. International Centre for Research in Agroforestry. Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 17 April 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 2012-11-14.
  4. Luzonaj tropikaj pinaroj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti