La ĥeremo (de la greka χέρι, "mano"), estas arĥaika termino por la baza teoria unuo de pergesta komunikado. Ĝi funkcie ekvivalentas al la fonemo de sonsignaj lingvoj (pervoĉa komunikado), kaj nuntempe anstataŭas ĝin tiu lasta termino en la faka literaturo (ne nur en la anglalingva). Oni parolas pri la fonemiko de gestolingvoj.

Gestaj signoj de gestolingvo fizike konsistas el unu aŭ serio da ĥeremoj, ĝuste kiel sone parolataj radikoj fizike konsistas el unu aŭ serio da fonemoj.

Simile al la sona fonemo, la ĥeremo estas teoriaĵo karakterizita de siaj plej ofte distingaj trajtoj:

  • tabo: la loko kie ĥeremo estas farata, ekzemple la mentono, la nazo, la ŝultro, la alia mano, ktp.
  • dezo: la konfiguro de la mano dum gi faras la ĥeremon, ekzemple ĉiuj fingroj rektaj kaj apartaj, 2 fingroj rektaj kaj kunaj, 2 fingroj rektaj kaj apartaj, ktp.
  • sigo: la speco de movo aŭ nemovo de la mano dum ĝi faras la ĥeremon, ekzemple (ne)tuŝe, (ne)cirkule, (ne)oscele, (ne)abrupte, ktp.

La terminon inventis William C. Stokoe en 1960, tiam profesoro profesie esploranta la usonan gestolingvon (ASL) ĉe Gallaudet University en la usona ĉefurbo Vaŝingtono.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Stokoe, William C., A Dictionary of American Sign Language on Linguistic Principles (1965).

Eksteraj ligiloj redakti