Ĥimero (geografio)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ĥimero (apartigilo).

Ĥimero, aŭ Kimero, estas monto en Turkujo, de kie, iuj kredas, venis la historio de la greka mitologia ĥimero[1].

Fajroj en la vulkana monto Ĥimero (nun Yanartaş en Turkujo) en la antikva regiono Likio.

La greka verkisto Palaifato konsideras Yanartaş kiel la nomo de monto en Likio apud la rivero Ksanto (greke: Ξάνθος)[2]. Laŭ li, sur la monto loĝis reĝo Amisodaros. Tie, en tera ravino, ŝprucis flamoj. Nur du vojoj kondukis al la monto, kaj ambaŭ estis baritaj: unu el ili baris leono kaj la duan serpento. Ili manĝegis arbohakistojn kaj paŝtistojn. Beleforono ekbruligis la monton kaj mortigis la ferocajn bestojn.

Referencoj redakti

  1. (1854) “Chimaera (Χίμαιπα)”, William Smith: Dictionary of Greek and Roman Geography (angle).
  2. Pri nekredeblaĵoj, n. 28 france