Ĥor-Virapo (armene Խոր Վիրապ, Ĥor Virap, signifante Profunda Puto) estas armena monaĥejo kiu troviĝas en la provinco Ararato, ne malproksime de Erevano, la ĉefurbo de Armenio. Ĝi estas regata de majesta vido de la monto Ararato. Plurjarmila simbolo de la armena nacio, sed nuntempe en turka teritorio.

Ĥor-Virapo
monaĥejo [+]
Koordinatoj39° 52′ 42″ N, 44° 34′ 34″ O (mapo)39.87833333333344.576111111111Koordinatoj: 39° 52′ 42″ N, 44° 34′ 34″ O (mapo)

Ĥor-Virapo (Armenio)
Ĥor-Virapo (Armenio)
DEC
Ĥor-Virapo
Ĥor-Virapo
Map
Ĥor-Virapo
Vikimedia Komunejo:  Khor Virap [+]
vdr
Ĥor-Virapo kaj la Monto Ararato fone
Preĝejo Sankta Dipatrino de Ĥor-Virapo.

Ĥor-Virapo estas la unua sankta loko de la kristana Armenio. Moseo de Ĥoreno rakontas en sia Historio de Armenio kiel la reĝo Tiridato la 4-a (aŭ Trdat) persekutis kaj eĉ mortigis la kristanojn en la 2-a jarcento. La monaĥo el nobela familio, Sankta Gregorio la Iluminanto, estis forĵetita ĉi tie en profundan puton. Li mirakle postvivis dum 13 jaroj danke al la ĝentileco kaj nutrigado de malriĉa kristana virino kiu ĉiutage alportis akvon kaj panon al li. La reĝo post martirigi la virgulinojn Gajane, Ripsime kaj iliajn samreligianojn, malsaniĝis, tiam aperis Gregorio la Iluminanto kiel la sola solvo por lia saniĝo. La sanktulo sanigis la reĝon kaj eĉ konvertis lin en kristano. Post tio, la reĝo akceptis esti baptita kaj sekve la armena popolo iĝis kristana pro kio Armenio iĝis, laŭ la tradicio vaste akceptita, la unua kristana ŝtato. La katolikoso Nerses la 3-a la Konstruinto konstruigis preĝejon en la 7-a jarcento en la loko kie troviĝis la puto-malliberejo de Gregorio la Iluminanto.

Tial, estas sciate ke ĝia konstruado kaj ekzistado venas de la 7-a jarcento. Ĝi estis rekonstruita en la 13-a jarcento kaj famiĝis danke al ĝia universitato, fondata en 1225 de la monaĥo Vardan Arevelci. Multaj manskribaĵoj el tiu epoko estis trovitaj. Nuntempe ili konserviĝas en Matenadarano, Erevano.

Ĉirkaŭ la 17-a jarcento, la konstruaĵoj de la monaĥejo komencis dekliniĝi pro la ekonomia deklino de Armenio. Estis bezonata nova rekonstruado. De 1666 ĝis la 6-a de aprilo 1696, David Virapci faris la rekonstruon. Li rekonstruis la preĝejon Sankta Dipatrino ( armene Astvacacin) kune kun aliaj konstruaĵoj kiuj estis detruitaj pro la tertremo de la 4-a de junio 1679. Tiuj lastaj estis denove rekonstruataj de David Virapci inter 1680 kaj 1695.

Ĥor-Virapo, tre turisma loko, estas nuntempe inter la plej gravaj historiaj monumentoj de Armenio.

Etimologio redakti

La loko de malliberigo de la sanktulo, armene "virap nerkin" estis konata kiel la Virapĥor (profunda), "virap" signifanta la "Malsupran kavon".

Geografio redakti

 
Landlimo kun Turkio videbla el la monaĥejo.

Ĥor-Virapo situas sur altaĵo en Pokr Vedi; la vilaĝo estas 4 kilometrojn de la aŭtovojo al Erevano, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Armenio, kiu situas 30 kilometrojn norde. Ĝi situas proksimume 100 metrojn for de la fermita turk-armena limo kaj defendita de rusaj armeaj gvatoturoj, kiuj gardas la ĝenatan limzonon. La monaĥejo estas ĉirkaŭita de verdaj paŝtejoj kaj vitejoj ene de la Ararat-ebenaĵo kaj ĝi troviĝas vide al la monto Ararato . La rivero Arakso fluas proksime, kaj la monĥejo estas trans Aralık, Turkio .

Historio redakti

Reĝo Artaŝes la 1-a, fondinto de la artaksida dinastio, establis sian armenan ĉefurbon ĉe Artaŝata (ankaŭ konata kiel Artaŝtisata) ĉirkaŭ 180 a.K. Oni kredas, ke Hanibalo , la kartaga generalo persekutita de Romio, ankaŭ estis esenca por establi Artaŝatan.  Artaŝata restis kiel la ĉefurbo de la dinastio ĝis la regado de reĝo Ĥosrov la 3-a (330-339) kiam ĝi estis translokigita al Dvin.  Poste, Artaŝata estis detruita fare de la persa reĝo Ŝapur la 2-a. Artaŝata estas proksima al la altaĵo de Ĥor-Virapo.  Ĝis la kapelo estis konstruita, Ĥor-Virapo estis uzita kiel reĝa malliberejo.

 
Baptado de reĝo Tiridato la 3-a fare de Sankta Gregorio.

Kiam reĝo Tiridato la 3-a regis super Armenio, lia asistanto estis la kristano Gregorio la Iluminanto, kiu predikis la kristanan religion. Tamen al Tiridato, ano de pagana religio, ne plaĉis havi konsiliston kun alia religio, kaj li suferigis Gregorion per severa torturo. Kiam novaĵoj atingis la reĝon, ke la patro de Gregorio, Anak la parto, respondecas pri la murdo de la patro de la reĝo, la reĝo ordonis, ke la manoj kaj kruroj de Gregorio estu ligitaj kaj ke li estu ĵetita en profundan puton (Ĥor-Virapo) por morti en la malhela karcero situanta en Artaŝata. Krome, la rifuzo de Gregorio oferi buĉoferon al la diino Anahito igis la reĝon torturi kaj kondamni lin al malliberigo en la profunda puto.  Li tiam estis forgesita kaj la reĝo faris militojn kaj persekutojn inter kristanaj malplimultoj.  Tamen, Gregorio ne mortis dum siaj 13 jaroj da malliberigo. Lia supervivo estis atribuita al kristana vidvino de la loka urbo, kiu, sub la influo de stranga vizio, ŝi regule nutris Gregorion faligante ĵusbakitan panon kaj akvon en la puton.

Dum ĉi tiu periodo, la romia imperiestro Diokleciano volis edziĝi al bela knabino, kaj sendis agentojn por serĉi la plej belan virinon. Ili trovis knabinon nomatan Ripsime en Romo, kiu estis sub la kuratoreco de abatino Gajane en kristana monaĥejo. Kiam Ripsime aŭdis pri la reĝo kaj geedziĝopropono, ŝi fuĝis al Armenio por eviti la geedziĝon. Oni serĉadis la knabinon kaj celis puni la homojn, kiuj helpis ŝin eskapi, kaj fine Tiridato trovis ŝin kaj perforte venigis ŝin al sia palaco. Post malsukcese provi svati ŝin, li ordonis ke ŝi estu trenita en lian ĉeeston metante kolumon ĉirkaŭ ŝian kolon kun la espero persvadi Ripsime por ke ŝi akceptu la geedziĝan proponon, ĉi kaze, ankaŭ de la armena reĝo.

Tamen sekvis persekutado kaj murdo de Ripsime , Gajane kaj multaj aliaj kristanoj. Tiridato tiutempe freneziĝis kaj "laŭdire kondutis kiel apro dum turmentoj falis sur lian domanaron kaj demonoj posedis la homojn de la urbo."  Estis tiam ke la fratino de Tiridato, Ĥosroviduĥt, havis vizion en la nokto, kie anĝelo rakontis al ŝi pri la kaptito Gregorio en la urbo Artaŝata, kiu povus fini la turmentojn per la vortoj "kiam li venos, li volos instruu al vi la rimedojn por ĉiuj viaj malsanoj ". Homoj ne multe dependis de ĉi tiu vizio, ĉar plej multaj opiniis, ke Gregorio mortis post kelkaj tagoj de sia ĵeto en la puton. Sed Ĥosroviduĥt plurfoje havis la saman sonĝon, fine minacis, ke se la instrukcioj de la sonĝo ne estos sekvataj, estos teruraj konsekvencoj. Princo Aŭtajo estis nomumita por serĉi Gregorion kaj venigi lin al la reĝa kortego. Li iris al la fosaĵo kaj kriis al Gregorio, dirante "Gregorio, se vi estas ie sube, eliru. La dio, kiun vi adoras, ordonis elkonduki vin". Gregorio estis elkondukita en mizera stato. Li estis kondukita al la reĝo, kiu freneziĝis "manĝante inter la porkoj ĉe Valarŝapar", disŝirante sian propran haŭton. Gregorio resanigis la reĝon kaj rekonsciigis lin. Gregorio sciis pri ĉiuj abomenaĵoj faritaj, kaj vidis la korpojn de la martiroj, kiuj poste estis kremacitaj. La reĝo, akompanata de sia kortego, alproksimiĝis al Gregorio, serĉante pardonon por ĉiuj pekoj, kiujn ili faris. Ekde nun Gregorio komencis prediki kristanismon al la reĝo, lia kortego kaj lia armeo.

Reĝo Tiridato, kiu akceptis kristanismon kiel sian religion post la mirakla kuraco efektivigita per la dia interveno tra Gregorio, proklamis kristanismon kiel la ŝtata religio de Armenio en 301 p.K. Gregorio iĝis la Episkopo de Cezareo kaj restis je la servo de la reĝo ĝis ĉirkaŭ 314 p.K.  Alia versio atribuita al la konvertiĝo de Tiridato al kristanismo diras ke tio estis strategia movo krei nacian unuecon por ŝakmati la hegemonion de zaratuŝtraj persoj kaj pagana Romo, kaj de tiam, la Armena Apostola Eklezio funkciis kiel forta influo en Armenio.

Arkitekturo redakti

 
Preĝejo de la Sankta Dipatrino

Preĝejo redakti

La kapelo Nerses, konstruita en la 7a jarcento ĉirkaŭ la fama puto, estis el blanka kalkŝtono. Kvankam simpla laŭ aspekto, monaĥejo estis konstruita ĉirkaŭ granda areo kiu ĉirkaŭas la ruinojn de la malnova kapelo. Ĉi tiu preĝejo, konata kiel Preĝejo de la Sankta Dipatrino, havas dekduflankan tamburon kaj kupolon kaj estas dediĉita al la Dipatrino. La altara katedro estas bone ornamita. Kvankam la plej multaj armenaj preĝejoj havas orientokcidentan orientiĝon, metante la altaron ĉe la orienta fino, la kapelo de Sankta Georgo estas orientita nordokcidente-sudoriente.

Fosaĵo redakti

La puto, kie Gregorio estis malliberigita, estas sudokcidente de la ĉefa preĝejo, sub la kapelo Sankta Georgo, kiu estas malgranda baziliko plena de duonronda absido . El la du fosaĵoj ene de la kapelo, tiu de Gregorio estas la pli fora, 6 metrojn profunda kaj 4,4 metrojn larĝa. La fosaĵo estas alproksimigita tra du nemarkitaj truoj. Malgranda ĉambro, kurbiĝema ŝtuparo, kaj ŝtupetaro kondukas al malgranda areo en la fosaĵo. Dekstre de la altaro en la karcero estas la ĉefa ĉambro. Longa ŝtupetaro de ĉi tie malsupreniras al granda ĉelo sufiĉe bona, kiu estis la karcero de Gregorio la Iluminanto. La grimpado laŭ la puto estas ĝis profundo de 60 metroj. La puto estas bone lumigita sed la grimpado laŭ la metala ŝtupetaro postulas fortikajn ŝuojn. Ĝi ankaŭ treege humidas en la someraj monatoj.

Tereno kaj ĉirkaŭaĵoj redakti

 
La monaĥejo kaj ĉirkaŭaj vitejoj

La preĝejo de la 17-a jarcento konstruita ĉirkaŭ la puto estas simpla strukturo ĉirkaŭanta grandan korton, kiu aspektas kiel fortikaĵa komplekso. Arkeologiaj lokoj estis elfositaj ekde 1970 en la dek tri montetoj (maksimuma alteco 70 metroj ĉirkaŭ Ĥor-Virapo kaj ĝis la valo de la rivero. Elfosadoj en montetoj 1 kaj 4, kaj sekcioj de montetoj 5, 7 kaj 8 kaj de la terkolo inter Montetoj 1 kaj 2 estas en progreso. Kelkaj arkeologiaj elfosejoj ankaŭ estis aranĝitaj ekster la muroj de la kirko en la loko de Artaŝata , la ĉefurbo de la dinastio de Tiridato. Aldone al antikvaj moneroj kaj potpecoj, elfosadoj eltrovis bone konservitajn argilbrikajn fortikaĵojn sur la norda deklivo de la tria monteto de la nordoriento.

Kulturo redakti

Festo redakti

 
Plano de la monaĥeja komplekso.

La datreveno de la liberigo de Gregorio estas festata ankaŭ en la katedralo Gregorio la Iluminanto konstruita en Erevano . En Novjara Tago, lumo estas alportata el Ĥor-Virapo kiel religia festo. En lastatempa okazaĵo, la Katolikoso Garegino la 2-a grimpis laŭ la sama profunda prizon-fosaĵo kie la unua katolikoso Gregorio pasigis multajn turmentajn jarojn, kaj venis for el la fosaĵo tenante ŝaltitan kandelon kiel simbolo de la lumo kiu prilumis la postajn armenajn plurajn jarcentojn. Kiel pilgrima centro, homoj vizitas Ĥor-Virapon por bapto aŭ post geedziĝo por fari matagh (bestofero).

Turismo redakti

La monaĥejo, relative proksime de la landa ĉefurbo, allogas tre grandan nombron da turistoj, kaj ĉi tie estas kelkaj memoraĵaj kioskoj. Ĝi aperas en preskaŭ ĉiuj turismaj reklamoj kaj gviditaj grupoj vizitas ĝin kiel parto de regiona vizitado al monaĥejoj. Interesa por vizitantoj estas liberigo de kolomboj de Ĥor-Virapo, kun la espero, ke ili flugos al la monto Ararato. Meze de la 1990-aj jaroj, junaj volontuloj por la Kanada Junulara Misio al Armenio, helpis renovigi kaj restarigi la katedralon.

Famaj vizitantoj redakti

Inter la fruaj eŭropaj vizitantoj troviĝis Joseph Pitton de Tournefort ĉirkaŭ la jaro 1700.[1] James Bryce en 1876 kaj Henry Finnis Blosse Lynch en 1893. El nia tempo, la Papo Francisko vizitis ĝin dum oficiala vizito al Armenio en la jaro 2016.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. (1718) Vojaĝo al Levantenio [Relation d'un voyage du Levant] Volumo II.