La lago Ĥor-al-Udajdo (arabe خور العديد, latinliterigo laŭ normo DMG ḫaur al-ʿUdaid; angle Khawr al Udayd) estas enlanda eksparto de la Persa Golfo, iom komparebla al meandra lago de rivero. La lago situas en la sudoriento de la ŝtato Kataro lime de Sauda Arabio.

la lago Ĥor-al-Udajdo, jen angle signata Khawr al Udayd, en la sudoriento de la lando

Pro sia rimarkinda kaj tutmonde unika kombino de geologiaj kaj geomorfologiaj karakterizaĵoj, la nacia UNESKO-komisiono de Kataro en 2008 proponis la lagon iĝi natura monda heredaĵo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj redakti