Ĥotin

urbo en Ukrainio

Ĥotin (ukraine kaj ruse Хотин, pole Chocim, rumane Hotin) estas urbo de Ĉernivca provinco en sudokcidenta Ukrainio kaj parto de la historia regiono Bukovino. Komence de 2022 ĝi havis 8 936 loĝantojn sur areo de 20,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 438 loĝantoj/km².

Ĥotin
urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Ĉernivca provinco
Poŝtkodo 60000–60005
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 936  (2022) [+]
Loĝdenso 438 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 30′ N, 26° 29′ O (mapo)48.50777777777826.485972222222Koordinatoj: 48° 30′ N, 26° 29′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 20,39 km² (2 039 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Ĥotin (Ĉernivca provinco)
Ĥotin (Ĉernivca provinco)
DEC
Ĥotin
Ĥotin
Situo de Ĥotin
Ĥotin (Ukrainio)
Ĥotin (Ukrainio)
DEC
Ĥotin
Ĥotin
Situo de Ĥotin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khotyn [+]
vdr

Historio redakti

Pro sia strategie favora situo la urbo ludis gravan rolon en la historio de Ukrainio, Moldavio, Polio, la Osmana Imperio kaj de Rusio.

Arkeologiaj trovoj pruvas, ke jam dum la 8-a jarcento slavoj vivis ĉi tie. Dum la 10-a jarcento Ĥotin apartenis al la mezepoka slava Kieva Regno, post ties disfalo al la duobla princejo Galicio-Volino kaj post 1373 al la princejo Moldavio. Dum la 16-a jarcento la urbo iĝis pola, poste moldavia (kaj per tio nerekte osmana). Dum la 18-a jarcento la regiono ĉirkaŭ la urbo rekte ligiĝis al la Osmana Imperio.

Dum 1769 la urbo estis konkerita de la rusoj, 1788 de la aŭstroj, 1806 denove de la rusoj. Per la Paco de Bukareŝto la urbo de 1812 fariĝis rusa kaj tiel restis ĝis 1918. Post mallonga aŭstra okupo la urbo iĝis parto de Rumanio, kvankam la civitanoj dum 1919 provis puĉi kontraŭ tio. Dum 1940 Ĥotino fariĝis sovetia, post eko de la german-sovetia milito (1941-1944) denove rumana, kaj post la fino de la dua mondmilito ĝi estis en la ukraina sovetia respubliko (kaj post la disfalo de Soveta Unio en hodiaŭa Ukrainio).

Loĝantoj redakti

Ĝis la dua mondmilito, Ĥotino estis grava juda centro kun ĉirkaŭ 19.000 judaj loĝantoj (el entute 35.000), 36 sinagogoj kaj famaj judaj lernejoj. Ĝis la komenco de la 20-a jarcento apenaŭ ekzistis ukrainlingvanoj en la urbo, sed multaj ruslingvanoj. Laŭ la nombrado de 1930 en la urbo vivis 38 % da judoj, 37 % da rusoj, 15 % da ukrainoj kaj 9 % da rumanoj. Pro la dua mondmilito kaj la sistema murdo de granda parto de la juda loĝantaro la statistiko draste ŝanĝiĝis: nuntempe 72 % de la urbanoj nomas sin ukrainoj, 16 % rusoj, 8 % judoj kaj 4 % rumanoj.

Vidindaĵoj redakti

La urbo posedas plurajn historiajn vidindaĵojn. Inter ili elstaras la fortikaĵo de Ĥotin.

Fortikaĵo de Ĥotin redakti

La unua fortikaĵo de la urbo konstruiĝis el ligno, por protekti la riveran transiron. Dum la 13-a jarcento sekvis ŝtona konstruaĵo. La hodiaŭa fortikaĵo tamen konstruiĝis dum la 16-a jarcento laŭ ordono de la moldavia nobelo Stefano la 3-a. Dum 1621 pola armeo kun reĝo Ladislao la 4-a kune kun kozaka armeo venkis turkan armeon, la kozakoj sturmis la fortikaĵon dum 1650 kaj 1652, kaj dum 1673 la pola armeo sub la reĝo Johano la 3-a Sobieski kun moldaviaj kaj kozakaj trupoj definitive venkis la turkojn. Dum la rusaj-turkaj militoj de la 18-a jarcento la urbo plurfoje estis batalkampo: interalie dum 1739 en batalo venkis la rusoj, dum 1768 la turkoj. Dum la sovetia tempo la fortikaĵo estis ŝatata kuliso de kinejaj filmoj: pli ol 50 filmoj ekestis ĉi tie.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti